Taĝika Soveta Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Taĝika Soveta Socialisma Respubliko.

La Taĝika Soveta Socialisma Respubliko, aŭ SSR Taĝikio (en la taĝika: Республикаи Советии Социалистии Тоҷикистон Respiblikai Sovetii Sotsialistii Toçikiston) estis la nomo de la nuna Respubliko Taĝikio kiam ĝi apartenis al Sovetio kiel unu el la 15 respublikoj de Sovetunio.

Historio

Konkerata de la Rusa Imperio en la 19-a jarcento, ĝi restis sub la soveta kontrolo post la Rusa Revolucio de 1917 kaj la enlanda milito. La 14-an de oktobro 1924, fondiĝis la Taĝika Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko ene de la ĵus kreata Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko. La 5-an de decembro 1929 ĝi disiĝis de la SSR Uzbekio kaj konvertiĝis en la samranga SSR Taĝikio ene de Sovetunio. La 9-a de septembro 1991 ĝi ŝanĝis la nomon al Respubliko Taĝikio, kaj proklamis la sendependon la 26-an de decembro samjare.

Koordinatoj: 38° 32′ N 68° 46′ O / 38.533 °N, 68.767 °O / 38.533; 68.767 (mapo)