Taĝikio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo
emblemo
Taĝikio en la Olimpikoj

Flago de Taĝikio
IOK-kodo  TJK
NOK Nacia Olimpika Komitato de Taĝikio
Retejowww.olympic.tj taĝike
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
2002 · 2006 · 2010 · 2014
vdr

Taĝikiaj sportistoj unue inter 1952 kaj 1988 partoprenis olimpikojn kadre de la teamo de  Sovetunio. Aldone, en 1992 ili partoprenis en Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio. Ekde la ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala taĝikia teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, ekde la Vintra Olimpiko 2002 ĝis la Vintra Olimpiko 2014 per ĉiam nur unu sportisto ankaŭ la vintrajn.

La Nacia Olimpika Komitato de Taĝikio - taĝike Кумитаи миллии олимпии Тоҷикистон - kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1992 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.

Someraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

1996[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 8 taĝikiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Андрей Абдувалиев (Andrej Abduvalijev). Medaloj ne atingiĝis.

2000[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 4 taĝikiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Хуршед Касанов (Ĥurŝed Kasanov).

2004[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 9 taĝikiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Наргис Набиева (Nargis Nabieva).

2008[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 13 taĝikiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Дилшод Назаров (Dilŝod Nazarov, perse دلشاد نظروف).

La teamo atingis arĝentan kaj bronzan medalojn kaj fine havis la 64-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2012[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 16 taĝikiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Мавзуна Чориева (Mavzuna Ĉorieva).

La teamo atingis bronzan medalon kaj fine havis la 79-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2016[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 7 taĝikiaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje post 2008 estis Дилшод Назаров (Dilŝod Nazarov, perse دلشاد نظروف).

La teamo atingis oran medalon kaj fine havis la 54-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2020[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 11 taĝikiaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Темур Раҳимов (Temur Raĥimov). Medaloj ne atingiĝis.

Vintraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

En Vintraj Olimpikoj la taĝikia teamo ankoraŭ neniam atingis medalon.

la taĝika delegacio de la sportisto Aliŝer Kudratov kaj tri helpantoj en la Vintra Olimpiko 2010

2002[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 1 taĝika sportisto. Teama flagotenanto estis Gafar Mirzojev (Гафар Мирзоев).

2006[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 1 taĝika sportisto. Teama flagotenanto estis Андрей Дрыгин (Andrej Drigi, origine rusa el Krasnojarsk kaj nur ekde 2001 en la taĝika teamo).

2010[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 1 taĝika sportisto. Teama flagotenanto estis Алишер Қудратов (Alisher Qudratov, Aliŝer Kudratov).

2014[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 1 taĝika sportisto. Teama flagotenanto duafoje estis Алишер Қудратов (Alisher Qudratov).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]