Taĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taĵo
hispane Tajo, portugale Tejo, latine Tagus
Rivero
Panoramo de rivero Taĵo en la hispana Toledo.
Landoj Hispanio, Portugalio
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj
 - dekstraj alfluantoj
Fonto
 - situo Fuente de García, Iberia montaro
 - alteco 1 593 m
Enfluejo
 - situo Golfo de Taĵo, Atlantiko
 - alteco m
Suma longo 1 038 km (645 mi)
 - longo en Hispanio 716 km (445 mi)
 - komuna limo 47 km (29 mi)
 - longo en Portugalio 275 km (171 mi)
Akvokolektejo 80 100 km² (8 010 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 438 /s
Rivero Taĵo
Rivero Taĵo
Rivero Taĵo
Akvokolekta regiono de Taĵo
Akvokolekta regiono de Taĵo
Akvokolekta regiono de Taĵo
Vikimedia Komunejo: Tagus

Taĵo (hispane Tajo [taĥo], portugale Tejo [teĵu], aliaj esperantigoj Taĥo, Tago, Taguso) estas rivero en Iberio, trairanta Hispanion kaj Portugalion.

La nomon Taĵo, kompromisan inter la portugala kaj la hispana, ekuzis en esperanto unue Leopoldo Knoedt en sia traduko La Luzidoj, poste diversaj membroj de la Ibera Skolo.[1]

La formo Taĥo, uzita de Zamenhof, nuntempe apenaŭ estas uzata en Iberio[2].

Taĵo estas la plej longa rivero de la Ibera duoninsulo: 1008 km (el kiuj 910 km en Hispanio kaj la cetero en Portugalio).

Ĝi fontas en Fuente de García, en la montaro Sierra de Albarracín (provinco Teruelo), je alteco de 1600 m. Ĝi enmariĝas en Atlantiko en Lisbono, kie ĝi formas estuaron.

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Romia ponto de Alcántara super la rivero Taĵo.
Grundopentraĵo en Lisbono pri la rivero Taĵo: laŭ la rivero Taĵo oni iras...

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tamen Taĥo en PIV. [1] Alirita la 25an de Aŭgusto 2017.
  2. Analoge, Zamenhof uzis la formon Bjelostoko, nuntempe anstataŭitan de Bjalistoko. Bjelostoko restas kiel arkaismo