Taŭmatropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unu flanko de taŭmatropo. Rapida ŝanĝo suprenmetas la florojn en la vazon.
Alia flanko de taŭmatropo. Rapida ŝanĝo suprenmetas la florojn en la vazon.

Taŭmatropo estas optika ludilo kiu estis populara en la 19a jarcento. Disko kun bildo en ĉiu flanko estas ligita al du pecoj de ŝnuro. Kiam la ŝnuroj estas rapide turnitaj inter la fingroj la du bildoj aspektas miksiĝi en unu pro la persisto de vido.[1]

Ekzemploj de oftaj taŭmatropaj bildoj estas nuda arbo en unu flanko, kaj ties folioj en la mala, aŭ birdo en unu flanko kaj kaĝo en la mala. Multaj klasikaj taŭmatropoj inkludas ankaŭ enigmojn aŭ poeziaĵetojn, kun unu linio en ĉiu flanko.

Taŭmatropoj povas havigi iluzion de movo kun la du flankoj de la disko montrante ĉiu po diferencan fazon de la movo, sed oni ne konas ekzemplojn kiuj estis produkitaj ĝis longe post la enkonduko de la unua disvastigata animacia aparato: nome la fenakistoskopo.

Taŭmatropoj estas ofte rigardataj kiel gravaj antaŭaĵoj de la filmoj kaj partikulare de animacio. Tio okazas ĉefe pro la kredo de multaj filmohistoriistoj kiuj ke la asocia teorio de la persisto de vido klarigas la fiziologian bazon por filmoj, kvankam tio estis malpruvita en 1912.

En la filmo de 1999 de Tim Burton nome "Sleepy Hollow" taŭmatropo de birdo kaj kaĝo estas montrata de la rolulo fare de Johnny Depp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]