Taŭrida gubernio
Aspekto
| Taŭrida gubernio | |||||||||||||||
| Origina nomo: | |||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Таврическая губерния | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
| gubernio de la Rusia Imperio | |||||||||||||||
| Geografio
| |||||||||||||||
| Ĉefurbo: | |||||||||||||||
| Loĝantaro | |||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
1 447 790 en 1897 | ||||||||||||||
| Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
La Taŭrida gubernio - ruse Таврическая губерния, Tavriĉeskaja gubernija - estis rega kaj administra regiona dividaĵo de la Rusia Imperio. Ĝi oficiale ekzistis inter la 8-a de oktobro 1802 kaj la 18-a de oktobro 1921. La loĝantaro estis 1 447 790 civitanoj en 1897. Konsiderante ke la gubernio kovris areon de 63 538 kvadrataj kilometroj, tio en 1897 rezultigis loĝdenson de 23 loĝantoj/km². Gubernia ĉefurbo estis la nuntempa urbo Simferopolo sur la Krimea Duoninsulo.
Iom simpligite eblas diri, ke la gubernio transprenis vastan parton de la Krimea Ĥanlando kaj ke sekve de la Oktobra Revolucio de 1917 post kvar jaroj da interna militado ĝi anstataŭiĝis per la Rusa SFSR kaj la Ukraina SSR de Sovetunio.

reprezentiĝo de la gubernio en tiutempa ludkarto
