Tabakujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tabakujo estas kutime skatoleto aŭ boteleto por snuftabako. Tiaj tabakujoj estis ĝenerale ŝatataj en Eŭropo kaj Ameriko en la 18a jarcento. Tiam ili estis ofte riĉe ornamitaj kaj multekostaj. En la 18a kaj 19a jarcentoj tabakujoj estas socie prezentebla ornamaĵo. Ofte oni donacis tabakujojn al merituloj.

Hodiaŭ multaj snuftabakoj estas venditaj en malgrandaj plastaj aŭ aluminiaj skatoletoj kun kutime inter 7 kaj 10 gramoj da snuftabako. Tiuj tabakujoj estas firme fermeblaj kaj permesas facilan elprenon de ĝusta kvanto da snuftabako.

Ekzistas kolektantoj de specialaj tabakujoj. Arĝentaj tabakujoj estas kutime interne orumitaj por pli bone konservi la tabakon. Krom la malgrandaj porteblaj tabakujoj ankaŭ ekzistas pli grandaj surtablaj tabakujoj.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tabakujo de Frederiko la 2-a (18a jarcento)

La tabakujo de la prusa reĝo Frederiko la 2-a savis al li la vivon en la batalo apud Kunersdorf, retenante kuglon. La tabakujo estas publike montrata en la kastelo Hohenzollern.

Sub la angla nomo Beggar’s Box oni konas specialan tabakujon, kiu havis du fakojn: El la publike videbla fako oni ofertis malpli kostan snuftabakon al aliaj, el la publike nevidebla fako oni prenis la pli multekostan snuftabakon por si.