Tabano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tabano
Tabanus bromius
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Dipteroj Diptera
Familio: Tabanedoj Tabanidae
Subfamilio: Tabaninae
Genro: Tabanus
Specioj

Tabanus bovinus
Tabanus bromius
...

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tabano (genro Tabanus) estas granda muŝosimila insekto el la ordo de Dipteroj, familio tabanedoj (Tabanidae) kies inoj dolore pikas precipe brutojn.

La tabanoj havas grandajn metalkolorajn aŭ ĉielark-kolorajn okulojn, kiuj situas ĉe la maskloj dorse, ĉe femaloj ĉe la du flankoj de la kapo. Ili vivas migre, havas fortajn, ponardeskajn buŝorganojn.

La ĉeval-tabano estas forta, rapida insekto vivanta ĉe marĉoj, forntoj, arbaroj. Ĝi povas disvastigi diversajn malsanojn kiel karbunklon, tularemio (kontaĝa lepora malsano) tripanosomozo (dormomalsano). La femaloj demetas platajn, longetajn, nigrajn ovulojn sur herboj. La ĉeval-tabanoj travintrumas kiel larvo, printempe pupiĝas, la plenkreskitaj individuoj aperas en junio.

La sangosuĉaj femaloj povas kaŭzi gravajn infektojn je homoj kaj brutoj. Se ili estas tro multe, oni povas suĉi 100 ml aŭ pli da sango de unu viktimo.

La maskloj nutras sin per nektaro, mielroso, plantaj sukoj.

Oni povas protekti la brutojn kontraŭ la tabanoj per sekigo de iliaj vivejoj. Oni povas uzi kulreton en staloj aŭ kovri la ĉevalojn per tuko.