Tablomonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foto pri Lilienstein, tablomonto en Germanio (Elba Grejsmontaro).

Tablomonto aŭ tabulmonto (en Nordameriko ofte nomata "mesa"[1], la hispana vorto por "tablo", en Sudameriko ofte tepui) en ĝenerala kompreno estas monto kun plata supro, kiu do similas al tablo. Konataj tablaj montoj estas la tablomonto de Kaburbo en Sud-Afriko kaj la tablomontoj de Monument Valley. Pliaj tablomontoj troviĝas interalie en la Elba Grejsmontaro de Germanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

  1. vidu ekzemple la artikolon pri la Nacia parko Mesa Verde