Taboritoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Taboritoj estis membroj de kristana komunumo estiĝinta en la 15-a jarcento sur la Monto Tabor, ĉe Čenkov u Bechyně (Ĉeĥio), en orienta Bohemio. Revolucia kaj radikala alo de la pli vasta reformcela religia kaj socia movado de Husanoj, sekvuloj de Jan Hus, ŝtuparumita en Konstanco (Germanio) en 1415. La taboritoj ne ricevis akcepton ĉe la Katolika Eklezio kaj de la modera alo de Husanoj kaj ilia reformo estis rifuzita kaj persekutata de la feŭda nobelaro kiu post preskaŭ dudekjaradaŭra milito sukcesis ilin ekstermi. La supervivintoj fondis en 1467 kun aliaj husaj grupoj, la bohemian Frataron, kiu poste, kun la advento de la Reformacio, konstituiĝis en aŭtonoma Evangeliana Eklezio ankoraŭ eksistanta en la 21-a jarcento.

Religiaj doktrinoj[redakti | redakti fonton]

Ili reĵetis la Purgatorion, ĉerorelan konfeson, konfirmacion, ktp.

Taboritoj samtempe akceptis la kvar artikolojn proklamitajn de la sekvuloj de Jan Hus:

  • 1. Komunio devige per la du «specioj» (pano kaj vino) ankaŭ por la laikoj por ke realiĝu la realan ĉeeston de Jesuo Kristo,
  • 2. deviga malriĉeco por la klerikaro kaj disdivido de granda parto de la bienoj de la Eklezio al la popolo,
  • 3. spirita repago pro la mortaj pekoj sen sinturno al la indulgenco (tio koncerni precipe la klerularon),[1]
  • 4. prediki nur pri tio kio ĉeestas en la Biblio.

Ilia doktrino distingiĝas el tiu de moderaj husitoj, diritaj ankaŭ "Utrakvistoj" (duspeciaj) pro tio:

  • emo vivi, eĉ esktere, laŭ tio kion ili imagis pri la vivo de la unua Eklezio kun akcento pri la komunuma vivo en egalico..
  • radika atako al la monarkio kaj la feŭda sistemo: Antaŭ Dio, unika reĝo, ĉiuj homoj estas egalaj.
  • Abolicio de ĉiu ekstera distingo por la klerikaro (vesto ktp)

Ili sin alvokas reciproke «fratoj» kaj «fratinoj». La ekstremistoj inter la taboristoj batalis por la abolicio de la ŝtato, por instali reĝimon de la perfekta egaleco eĉ en la disdivido de nutraĵoj. Samtempa sekto, la Horebitoj (el monto Horeb (Sinajo citita en la Biblio faris similajn elektojn; kaj ambaŭ sin juĝis nevenkeblaj en batalo.

Sociaj kaj religiaj premisoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam la granda progresoj en la teknikaj kampoj (ekzemple en la laborado de la fero, kupro... ) kaj kreskiĝanta cirkulado de mono, en la tiuepoka (15-a jarcento]] Bohemio la ekonomio ankoraŭ baze ligiĝis profunde al la terkultivado. Pro ekonomiaj nova ŝanĝiĝoj la bienoj emis kuniĝi kaj amasiĝi en la manoj de la altaj feŭdistoj kaj kun ĉiam pli alproksimiĝo al malriĉeco de la malaltaj nobeloj kaj sekve de la popoloj.

Laŭ historiistoj, en tiu situacio elmerĝis ke la bienaro poseditaj de la diversaj ekleziaj institucioj multis, tro multis kaj praktike apogis la readon de ranguloj de feŭdismo. En tiuj cirkonstancoj kunfandiĝis la du faktoroj, ekonomia kaj religia, kaj naskis la socian-religian fenomenojn de Husismo kaj Taborismo. Sendepende de la scienca valoro de tiu tezo (kaj de ĝiaj nombraj subtezoj). la eventoj tragike sinsekvis tiel :

  • En Konstanco, dum la senpapa Koncilio, tiu ĉi devigis la imperiestron Sigismondon ŝtuparumis (1415) Jan Hus.

La saman sorton suferis, malmulte post, lia amiko Jeroným Pražský.

  • Tiu tragika fakto provokis protestojn kaj ribelojn en Bohemio, kie radikiĝis la predikado kontraŭ la la posedaĵoj de la ekleziaj institucioj kaj favore de la religiaj tezoj listigita supre. Ĝuste rilate tiujn tezojn la husana movado ekdividiĝis ĝis atingi la fizionomion, grandlinee, de “Moderaj Husitoj” ne multe foraj el la katolikaj doktrinoj, kaj rigidaj kaj radikalaj husitoj, grandero el kiuj kunfluis en la kreiĝo de Taborismo, farita precipe de kamparanoj kaj suburba plebo kaj de revoluciaj predikantoj.
  • Tial en Bohemio komenciĝis gravaj reformoj kiuj, altruditaj ekstere de la jura vojoj, tuŝis gravajn punktojn de la katolika disciplino, krom la interesojn de la alta feŭdistaro. Papo Marteno la 5-a kondamnis iujn propoziciojn de la reformo altrudita de la Taboristoj. Tiuj, diversloke, komencis kuniĝi amase (la precipa loko estis la monto Tabor (el tio la nomo “Taboristoj”).
  • Tiuj amasiĝoj kaj tie proklamoj maltrankviligis la imperiestron Sigismondon kaj reĝon Venceslaon kiu, kune kun la nobelaro, provis perforte malpermesi kaj malhelpi tiujn amasiĝojn de popolo revuluciema.[2]
  • Taboristoj ne obeis. male Husitoj de Prago provokis en Prago ribelon dum kiu la ribela popolo ekrege okupis la municipon. En tiu cirkonstanco la (julio de 1419) la diversaj animoj de husitismo proklamis la programon konatan kiel “kvar artikoloj de Prago.[3]
  • Diverseloke ili realigis la programon enkondukante formon de komunuma vivo, kiuj hodiaŭ oni dirus “komunista” kun la pratika fino de la feŭda epoko en la atendo de la proksima reveno de Jesuo Kristo, en kiu li trovu la pacon kaj justecon fine realigitajn de la homoj laŭ la sugestoj de Kristo mem. Dume ili, sub la gvido de la elektita “senior” (la pli aĝa) rifuzis pagi kiun ajn imposton.

La ribelo prosperis ĝis kiam la politika povo reagis, energie per ĉirkaŭ 20 jaroj de militoj, Taboristoj reduktiĝis al eta komunumo kun la nomo de (1467 ) Bohemia Frataro. Kaj fine ili eniris la Reformacion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri la reĝimo de la indulgencoj ili alvokis reformon, se ne abolicion. Pri reformo kaj respekto de la katolikaj normoj rilate la reĝimo de akiro de la indulgencoj, el multaj flankoj de la Katolika Eklezioj estis postulita reformo en Italio, Francio, Germanio...
  2. Lorenzo el Březová, Cronaca hussita, en A.MOLNAR, I taboriti, Torino 1986.
  3. Lorenzo di BREZOVÁ, Cronaca hussita, en A.MOLNAR, I taboriti, Torino 1986, p. 62i; kaj I Taboriti. Avanguardia della rivoluzione hussita (sec. XV), p. 7

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • I Taboriti. Avanguardia della rivoluzione hussita (sec. XV), a zorge de A. Molnár, Torino 1986 ISBN 88-7016-036-X.
  • . Lorenzo di BREZOVÁ, Cronaca hussita, en A. MOLNAR, I taboriti, Torino 1986.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Bohemia milito (1420-1434).
  • [2]