Tabulkomputilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Tabulkomputiloplatkomputilo estas plata, tabulforma portebla komputilo kun tuŝekrano[1], kiu estas laŭ sia grandeco kaj funkciamplekso inter poŝkomputilo kaj tekokomputilo. Oni kutime uzas surekranan virtualan klavaron anstataŭ materian klavaron por enigi datumojn en ĝin.

En la jaro 2000 Microsoft surmerkatigis komputilon nomatan tabula personkomputilo (angle tablet personal computer), kiu tamen ne estis granda sukceso. La unua tabulkomputilo en la nuna senco de la vorto estas la iPad de Apple, surmerkatigita en Aprilo 2010.

Bildaro

Referencoj

  1. Definition of: tablet computer (angle). The Computer Language Company (c2014). Alirita 2014-07-22.