Tachybaptus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Taĥibaptoj
Tachybaptus ruficollis en Hajderabado, Barato.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Tachybaptus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tachybaptus estas genro de malgrandaj birdoj membroj de la familio de greboj. La genro havas reprezentantojn ĉe multe de la mondo, inklude la tropikojn.

Tiuj greboj reproduktiĝas en malgrandaj kolonioj en tre dense vegetalaj areoj de nesalakvaj lagoj. Ili povas moviĝi al pli malfermaj aŭ marbordaj akvoj for de la reprodukta sezono, kaj la birdoj de tiuj areoj kie la akvo frostas povas migri.

Kiel ĉiuj greboj, ili nestumas ĉe la akvobordoj, ĉar iliaj kruroj estas tre malantaŭaj kaj ili ne povas bone piediri. La striecaj junuloj estas foje postataj surdorse fare de la plenkreskuloj.

Tiuj malgrandaj greboj estas elstaraj naĝantoj kaj plonĝantoj, kaj persekutas siajn predojn nome fiŝojn subakve. Ja la nomo Tachybaptus laŭvorte signifas "rapidaj plonĝantoj" (el la greka por "rapida" kaj "plonĝi").

Ambaŭ seksoj estas similaj, diketaj kaj mallongbekaj kun malantaŭa parto ŝveba kiel kvasto de pudrilo. Plenkreskuloj havas distingajn reproduktan plumaron kaj laŭtajn reproduktajn alvokojn. Vintre, ili estas grizaj kaj blankaj.

La kvar malnovmondaj specioj estas tre proksime rilataj unu al alia kaj almenaŭ tri interreproduktiĝis. Male al tiuj, la Malgrandeta grebo ne hvas ruĝecbrunan koloron en kolo, kaj estis iam lokita en almenaŭ tri aliaj genroj.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2010) Species factsheet: Tachybaptus rufolavatus. Downloaded from http://www.birdlife.org on 26/5/2010
  2. BirdLife International (2010). Wetland aliens cause bird extinction. Elŝutita la 26an Majo 2010 el http://www.birdlife.org/news/news/2010/05/red-list-for-birds-2010.html Arkivigite je 2013-09-28 per la retarkivo Wayback Machine

Literaturo[redakti | redakti fonton]