Tagbilaran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Tagbilaran
Larĝa panoramo de Tagbilaran
Tagbilaran
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 6300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 104 976  (2020) [+]
Loĝdenso 2 876 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 39′ N, 123° 51′ O (mapo)9.65123.85Koordinatoj: 9° 39′ N, 123° 51′ O (mapo) [+]
Alto 39 m [+]
Areo 36,5 km² (3 650 ha) [+]
Horzono Norma Horzono de Filipinoj [+]
Tagbilaran (Filipinoj)
Tagbilaran (Filipinoj)
DEC
Tagbilaran
Tagbilaran
Situo de Tagbilaran

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tagbilaran [+]
vdr

Tagbilaran, - tagaloge Lungsod ng Tagbilaran - estas kvinaklasa, komponanta kaj marhavena urbego, ankaŭ diocezo en Filipinoj, en insularo Bisajoj, en regiono Centraj Bisajoj, kie ĝi estas la ĉefurbo de provinco Boholo. La urbego estas subdividita en 15 distriktoj.

Urbodomo de Tagbilaran

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tagbilaran situas laŭ marbordo sur la sudokcidenta parto de la insulo [1]. Regiona ĉefurbo Cebuurbo troviĝas 71, Dumaguete 76, Cagayan de Oro 159, Iloilo (urbo) 182, Dabao 348, Legazpio (Albajo) 387, General Santos 421, Puerto Princesa 564, ĉefurbo Manilo 630, Kezonurbo 635, Tuguegarao 913 kilometrojn (aere) [2].

Avenuo en Tagbilaran
Interna urboparto en Tagbilaran

Historio[redakti | redakti fonton]

Cent jarojn antaŭ la hispana erao tiu loko, kiu poste iĝis Tagbilaran, jam havis komercajn kontaktojn kun Ĉinoj kaj malajoj. La hispanoj alvenis en 1565. La municipo Tagbilaran estis kreita en 1742, la patrono estis Sankta Jozefo. Tiutempe ĉefe la haveno kaj la apuda loĝkvartalo evoluis. Dominado de Usono komenciĝis en 1901, kiun interrompis la mallonga japana okupo (1942-1945). La municipo akiris pli altan statuson en 1966 kaj ĝi atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 2010-aj jaroj. En 2002 la havena loĝkvartalo estis deklarita kultura historia monumento. En 2013 sismo okazis en la insulo. En Tagbilaran kvar homoj mortis kaj 21 vundiĝoj okazis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tagbilaran estas la ĉefa komerca, administracia, eduka, trafika centroj de la provinco, same de la insulo. La haveno estas pordo de la insulo.

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Katedralo en Tagbilaran

La loĝantoj estas plejparte katolikoj, en la urbego diocezo funkcias. En Tagbilaran universitatoj, kolegioj kaj seminario funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tagbilaran estas atingebla per tri ĉefvojoj. Enurbe ĉefe tricikloj, busetoj, aŭtobusoj trafikas. La haveno faras viglan trafikon al aliaj gravaj enlandaj havenoj. Apud Tagbilaran enlanda flughaveno funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Tagbilaran situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 1413 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en junio kaj decembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo estas 28 °C kaj varias inter 23-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]