Taglibro de Anne Frank
Taglibro de Anne Frank | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Anne Frank | |
Eldonjaro | 1959 | |
Urbo | Scheveningen | |
Eldoninto | Heroldo de Esperanto | |
Paĝoj | 219 | |
Taglibro de Anne Frank estas libro efektive bazita sur la taglibro de Anne Frank (1929-1945). En 1947 ĝi unue aperis nederlandlingve kiel Het Achterhuis (La Postdomo) nomita laŭ la kromnomo de kaŝejo je la Prinsengracht en Amsterdamo. Tiu titolo iĝis la subtitolo ĉe la du esperantaj versioj. Unue G.J. Degenkamp esperantigis la verkon, eldonitan 219-paĝe de Heroldo de Esperanto en Scheveningen en la jaro 1959. Libroteko el Tokio reeldonis la taglibron en 1997, tiufoje esperantigita fare de Nora Bartels.
Enhavo kaj okazaĵoj[redakti | redakti fonton]
La verko estas la vivrakonto de juna knabino dum la Dua Mondmilito. Post kiam la familio Frank, kune kun la familio Van Daan (vera nomo Van Pels) kaj la juna dentisto S-ro. Dussel (vera nomo Fritz Pfeffer) estis arestitaj fare de la "Grüne Polizei" (verda polico) kaj deportitaj al la koncentrejo Westerbork inter la personaj posedaĵoj de la familioj Miep Gies kaj Bep Voskuijl trovis taglibron. Je tiu momento la situacio de Anne ankoraŭ estis necerta, kaj la taglibro estis zorgeme konservata. Post la milito montriĝis ke Anne, ŝiaj patrino kaj fratino, la familio Van Daan kaj S-ro. Dussel, ne supervivis la koncentrejojn tio estas en Bergen-Belsen kaj Aŭŝvico. Nur la patro de Anne, Otto Frank supervivis la abomenindaĵojn. Otto Frank decidis redakti la taglibron kaj eldoni ĝin, kaj tiel okazis en 1947 sub la titolo Het Dagboek van Anne Frank (La Taglibro de Anne Frank). La libro estas tradukita en multajn lingvojn kaj teatraĵo estas bazita sur ĝi. En la originala prezentado Martine Crefcoeur ludis la rolon de Anne. En la plej konata prezentado Jip Wijngaarden ludis la rolon de Anne kaj Jeroen Krabbé tiun de la patro. Plue, diversaj filmoj estas bazitaj sur la taglibro, kiel The Diary of Anne Frank (1959), kiu gajnis tri Oskarojn. Je la 30-a de julio 2009 Unesko anoncis, ke la taglibro de Anne Frank estas aldonita al la Memoro de la Mondo de la Monda heredaĵo de UNESKO por dokumentoj. En la hejmo de Anne Frank oni muntis memormuzeon nome Hejmo de Anne Frank.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Bildaro[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vortojn "taglibro de Anne Frank".
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto
- Libroj de Anne Frank
- Esperanto-libroj aperintaj en 1959
- Eldonaĵoj de Heroldo de Esperanto
- Anne Frank
- Libroj aperintaj en 1947
- Verkoj el la esperantigita nederlandlingva literaturo
- Mondaj heredaĵoj en Nederlando
- Memoro de la Mondo
- Taglibroj
- Eldonaĵoj de Libroteko Tokio
- Antverpena Nefikcio-libraro
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Fondaĵo Vanbiervliet
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto