Tago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kalendaro montranta la tagojn de unu jaro, kun hispanlingvaj nomoj de monatoj
Laŭ la landoj kaj kulturoj la diversaj kalendaroj prezentas la tagon de la semajno kun fino en dimanĉo kie en tiu ĉi aŭ kun la dimanĉo ĉe la komenco.

Tago estas unu el multaj unuoj de tempo. Ĝi ankaŭ povas signifi la tempon inter leviĝo kaj subiro de la suno. Ankaŭ vorto "tago" povas signifi plenan (24-horan) ciklon de lumo kaj mallumo, tamen por la lasta pli preciza termino estas diurno. Laŭ Sistemo Internacia de Unuoj, unu diurno egalas al 86400 sekundoj, aŭ 86401 se supersekundo estas necesa (pro la plimalrapidiĝo de Tero).

La hodiaŭa tago estas la 31-a de julio 2015. Indikon de konkreta tago oni nomas dato. La tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn.

Oni nomas tago (de la germana Tag) al tempodaŭro kiun uzas la Tero ekde la Suno estas en la plej alta punkto super la horizonto ĝis ĝi revenas al sama punkto. Temas pri unu el la formoj por mezuri la tempon — la unua kiun havis la homo — kvankam la disvolvigo de la Astronomio montris ke, depende de la referenco uzata pora mezuri unu rond-iron, temas pri suntempo aŭ de sidera tempo — la unua uzas kiel referenco la Sunon dum la dua uzas kiel referenco la stelojn —. Se oni mencias simple nur la terminon "tagon" sen alia kromtermino, oni subkomprenas ke temas pri averaĝa suntago, bazo de la civila tempo, kiu estas dividata en 24 horoj, de po 60 minutoj, de po 60 sekundoj, kaj daŭras tiele 86.400 sekundojn.

Suntago[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Suntempo.
Sur planedo kiel la Tero, la "astronomia[1]" tago estas pli mallonga ol suntago. Al unua momento, Suno kaj malproksima stelo situas fronte el lokaĵo sur la Tero (ruĝa punkto). Al dua momento, la planedo turniĝis unufoje ĉirkaŭ si mem kaj la malproksima stelo situas denove fronte la lokaĵo (1 → 2 = Astronomia tago). Sed iom da tempo restas antaŭ ol la suno estu denove fronte (1 → 3= Suntago).

La suntempovera tempo estas tempkalkulado bazita laŭ la suna pozicio en ĉielo. La ŝajna suntempo baziĝas sur la ŝajna suntago. La ŝajna suntago varias tra la jaro, kaj la efektoj de la variaĵoj produkas 16-minutajn sezonajn dekliniĝojn el la signifa suntago. Estas du kialoj de la varioj de la ŝajna suntago:

Pro tio, la tagoj estas pli mallongaj en marto kaj septembro ol en junio kaj decembro.

Longeco de ŝajna suntago (1998)[2]
Dato Daŭreco en signifa suntempo
11-a de februaro 24 horoj
26-a de marto 24 horoj − 18.1 sekundoj
14-a de majo 24 horoj
19-a de junio 24 horoj + 13.1 sekundoj
26-a de julio 24 horoj
16-a de septembro 24 horoj − 21.3 sekundoj
3-a de novembro 24 horoj
22-a de decembro 24 horoj + 29.9 sekundoj

Averaĝa suntago[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Averaĝa suntago.

Averaĝa suntago estas la koncepto uzita por ĉiuj ĉiutagaj aferoj. Ĝi difiniĝas kiel la tempodaŭro kiun uzas la Suno por alveni du sinsekvajn fojojn en la meridiano de la observanto, laŭ jara averaĝo. La tagoj havas varian daŭron, laŭ la jarepoko en kiu oni estas. Tiu varieblo estas kaŭzata de la ekstercentreco de la tera orbito kaj de la oblikveco de la ekliptiko. Je praktika konsidero oni uzas la koncepton de averaĝa suntago, kiu havas daŭron de 24 horoj aŭ kio egalas, de 86.400 sekundoj.

Laŭ la sama referenco, nome la Suno, estas la koncepto de tropika jaro aŭ tropikjaro, nome daŭro kiun uzas la Tero por sia jara movo. Dum unu tropikjaro la Tero faras 365,242189 rondiron ĉirkaŭ sia akso, kaj tiele unu tropikjaro daŭras 365,242189 averaĝaj suntagoj.

Sidera tago[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sidera tago.

La sidera tago estas la tempodaŭro inter du sinsekvaj transiroj de la meza ekvinokso, aŭ egale, estas la tempodaŭro inter du sinsekvaj transiroj de stelo en la loka meridiano. Por difinita observanto la sidera tago ekas kiam la Verna punkto trapasas sian meridianon.

En unu tropikjaro la Tero faras 365,242189 rondirojn ĉirkaŭ sia akso rilate al la Suno, sed rilate al la steloj ĝi faras unu plian rondiron: nome 366,242189. Oni povas akiri alproksimigon sufiĉe akuratan de la valoro de la sidera tago jene:

  • 1 tropikjaro = 365,242189 tagoj = 8.765,8125 horoj
  • 1 sidera tago = (8.765,8125 h/366,242189) = 23,9345 horojn

La sidera tago rezultas esti iomete mal pli ol 24 horoj: nome 23 h 56 min 4 s, proksimume.

En observa astronomio oni uzas la koncepton de sidera tempo. Supozinte ke hodiaŭ oni liniigas stelon kaj oni notu la horon, morgaŭ tiu stelo atingos la saman linigon ĉirkaŭ 3 min 55,9 s antaŭe.

Aliflanke, oni devas distingi inter la periodo de rondiro de la Tero rilate al la steloj kaj la sidera tago propre dirita. Ĉar la meza ekvinokso estas movebla punkto pro la precesio, la sidera tago estas 0,0084 sekundojn pli mallonga ol la rondira periodo rilate al la steloj.

Rezume:

  • Rondira periodo rilate al la steloj: 23 h 56 min 4,0989 s
  • Sidara tago (averaĝa): 23 h 56 min 4,0905 s

Vidu ankaŭ artikolon: Sidera tempo

Nomo de tagoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Tagoj.
Bildo en kiu aperas la dio Javeo ripozanta sur la tero dum sabato, de Julius Schnorr von Carolsfeld (1794-1872).

Estas sep tagoj en semajno laŭ la gregoria kalendaro, kun diferencaj, sinsekvaj kaj ciklaj nomoj: iliaj esperantaj nomoj devenas plejparte de la latina lingvo (trans la franca) krom "sabato", kiu devenas de la hebrea lingvo.


La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.

Ekvivalentoj de aliaj tempunuoj en tagoj[redakti | redakti fonton]

Astrologia simbolo de semajno.
  • Unu semajno egalas al 7 tagoj
  • Unu monato egalas al 30/31 tagoj (escepte pri februaro, kiu enhavas 28 tagojn kaj 29 la superjarojn)
  • Unu jaro egalas al 365 tagoj (escepte pri superjaro kiu enhavas 366 tagojn)
  • Unu jarcento egalas al 36.525 tagoj (75 jaroj kun 365 tagoj + 25 jaroj kun 366 tagoj)
  • Unu jarmilo egalas al 365.250 tagoj (742 jaroj kun 365 tagoj + 258 jaroj kun 366 tagoj, proksimume)

Tagoj de la monatoj[redakti | redakti fonton]

Pri monatoj la gregoria kalendaro havas 12 monatojn:

Parto de la tombejo de la Papo Gregorio la 13-a kun celebroj okaze de enkonduko de gregoria kalendaro
N-ro Nomo Tagoj
1 Januaro 31
2 Februaro 28 aŭ 29
3 Marto 31
4 Aprilo 30
5 Majo 31
6 Junio 30
7 Julio 31
8 Aŭgusto 31
9 Septembro 30
10 Oktobro 31
11 Novembro 30
12 Decembro 31

La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.

Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro ĝi havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600 ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700 ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.

Pro tio, la meza gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundojn tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri tago en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  • Citaĵo
     Eĉ por plej terura tago venas vespero. 
  • Citaĵo
     En la tago de la sankta Neniamo. 
  • Citaĵo
     Laŭdu tagon nur vespere. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto: Traduko de sidereal. Traduku pli ĝuste, se vi povas.
  2. Jean Meeus (1997), Mathematical astronomy morsels (Richmond, VA: Willmann-Bell) 346. ISBN 0-943396-51-4.
  3. [1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jérôme Carcopino (1988). Vida cotidiana en Roma en el apogeo del Imperio. Madrid: Ediciones Temas de hoy, S.A. p. 188. ISBN 84-7880-917-1.
  • Morisot J.M., Tableaux détaillés des prix de tous les ouvrages du bâtiment, Carilian,‎ 1814 rete

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Día en la hispana Vikipedio.