Tago de la Indiĝena Lingvo (Peruo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tago de la Indiĝena Lingvo (hispane, Día del Idioma Nativo) estas perua festotago, kiun oni festas ĉiujare je la 27-a de majo, por komune memorigi la oficialan agnoskiĝon de la indiĝenaj lingvoj kiel oficialaj lingvoj en la Perua Respubliko. Ĝi ne estas la sama afero kiel la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo.

La memorigan tagon establis, dum la Revolucio de la Armitaj Fortoj, generalo Juan Velasco Alvarado per la dekreto Leĝo 21156 en 1975, kiel rimedo por agnoski la multkulturecon de Peruo, kie ekde jarmiloj kunvivas multaj diversaj kulturaj grupoj aŭ nacioj parolante la proprajn lingvojn kaj konservante la propran kulturon. En tiu ĉi procezo de rekonado, gravan rolon ludis la perua verkisto José María Arguedas, kiu reproduktis en siaj verkoj la subpremitan situacion, en kiu la indiĝenoj de Peruo vivas pro la superregado de la hispana lingvo.

Antaŭ la Konkero de Ameriko, en la lando de la Tahuantinsujo la oficiala lingvo estis la keĉua; sed ankaŭ lokaj lingvoj ekzistis, kiel ekzemple la ajmara en la suda parto de la lando, la uroa en la ĉirkaŭaĵo de Lago Titikaka, la kuljea kaj la muĉika en la norda regiono de Peruo. En la perua Amazonio, troviĝas ankaŭ aliaj lingvoj parolataj, kiel la ŝipiboa, la kampaa, la huitota ktp.