Tago de la malaperintaj infanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Tago de la malaperintaj infanoj estas la 25-a de majo, ekde 1983, kiam tiun tagon elektis usona prezidento Ronald Reagan por memore de la sesjara Etan Patz, kiu malaperis la 25-an de majo 1979 survoje al la lernejo. Li estis la unua infano en Usono, kies vangofoto aperis sur lakta skatolo kiel foto de serĉata infano.

La memortago estis enkondukita en 2002 en Eŭropon, tiel ĝi iĝis ankaŭ internacia memortago de la malaperintaj infanoj.