Tago pri esperantlingvaj retotaglibroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Tago pri esperantlingvaj retotaglibroj estas iniciato de usonaj esperantistoj kiu okazas la 15an de decembro (la saman tagon kiam la zamenhofa tago kaj esperanto-tago).

Retotaglibroj
Retotaglibroj

Oni proponas ke blogistoj ĉie verku blogaĵon por sia retotaglibro kiu estu dulingva, en sia denaska/nacia/gepatra lingvo kaj en la Internacia Lingvo Esperanto. La blogaĵo pridiskutu lingvajn problemojn de la vidpunktoj hejma, urba, enlanda, regiona aŭ internacia.

La celo estas pligrandigi la publikan ekkonon de la defioj de lingvoj je la 21a jarcento, ekzemple: manko de komunikado, miskompreno, perdo de malplimultaj lingvoj kaj kultura identeco, alta kosto de tradukaj servoj, ktp.

Oni ankaŭ povus inviti simpatiantojn uzi aŭ aludi nian lingvon en siaj blogaĵoj (aŭ artikoloj).

Ne forgesu[redakti | redakti fonton]

Oni nepre ne forgesu ke oni devas verki tradukojn/blogaĵojn/artikolojn tiel altkvalitajn kiel eble, por konvinki ke Esperanto estas lingvo vere funkcianta, kun propraj reguloj, gramatiko kaj vortoprovizo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]