Taiŝo-epoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

TaiŝoTaishō (大正) estas periodo en la historio de Japanio kiu datas el la 30a de Julio 1912 ĝis la 25a de Decembro 1926, koincide kun la regado de la Imperiestro Taiŝo.[1] La nova imperiestro estis malforta homo, kiu akcelis la ŝanĝon en politika povo el la malnova oligarkia grupo de maljunaj ŝtatestroj (aŭ genrō) al la Imperia Dieto de Japanio kaj al demokratistilaj politikaj partioj. Tiel, la erao estas konsiderata epoko de liberala movado konata kiel "Taishō demokratio" en Japanio; ĝi estas kutime klare distingita el la antaŭa kaosa Meiĵi-periodo kaj la posta militistema unua parto de la Ŝoŭa-epoko.[2]

Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

La Unua Mondmilito ebligis al Japanio, kiu aliancis flanke de la venkontaj Aliancaj Potencoj, etendi sian influon en Azio kaj siajn teritoriajn akirojn en nord-ekvatora Pacifiko. Japanio deklaris militon al Germanio la 23an de Aŭgusto, 1914, kaj tuj okupaciis Germani-luitajn teritoriojn en Ŝandongo, Ĉinio, kaj aliajn koloniajn en insularoj Marianoj, Karolinoj, kaj Marŝaloj en la nordo de la Pacifika Oceano, sude de Japanio mem. La 7an de Novembro, ankaŭ la germana haveno Jiaoĵu en Ĉinio kapitulacis al Japanio.

Dum siaj okcidentaj aliancanoj estis ege okupitaj en la milito en Eŭropo, Japanio klopodis plifirmigi sian kontrolon en Ĉinio per la prezento de "Dudek unu postuloj" (japane 対華二十一ヶ条要求; ĉine) al la ĉina registaro en Januaro 1915. Krom etendi sian kontrolon super la iamaj germaniaj lokoj, Manĉurio kaj Interna Mongolio, Japanio klopodis kunan posedrajton de grava min-metalurgia komplekso en centra Ĉinio, malpermeson ke Ĉinio cedu aŭ luu marbordajn areojn al ajna tria lando, kaj mikson de aliaj politikaj, ekonomiaj kaj militistaj trudoj, kiuj, se atingitaj, estus metinta Ĉinion al protektorato de Japanio. Dum malrapida negocado kun la ĉina registaro, disvastigita kontraŭ-japana sento en Ĉinio kaj internacia kondamno devigis Japanion retiri la finan grupon de postuloj en Majo 1915.

Japana okupacio de la rusa urbo Ĥabarovsko dum la Rusia Enlanda milito, 1919.

Aliflanke post la Oktobra Revolucio de Rusio en 1917, Japanio klopodis invadon de Orienta Siberio per sendo de 70 000 trupoj por plifortigi la kontraŭrevolucian apogon al la Blanka Armeo fare de la Alianca interveno en Rusio.

Postmilita demokratio[redakti | redakti fonton]

La postmilita epoko estis por Japanio ege prospera. Japanio iris al la packonferenco de Parizo en 1919 kiel unu el la grandaj militaj kaj industriaj potencoj de la mondo kaj ricevis oficialan agnoskon keil unu el la "Kvin Grandaj" landoj de la nova internacia ordo.[3] Japanio ricevis permanentan sidlokon en la Konsilio de la Ligo de Nacioj kaj la pactraktato konfirmis la transdonon al Japanio de la iamaj germanaj rajtoj en Ŝandongo, kio kondukis al amasaj politikaj protestomovadoj tra tuta Ĉinio. Simile, Japanio "heredis" la koloniojn de Germanio en la nordpacifikaj insuloj. Krome Japanio sukcesis en la postmilita aliancana interveno en Rusio kaj estis la lasta potenco kiu retiriĝis (nur en 1925).

Hara Takaŝi estis ĉefministro de Japanio el 1918 ĝis 1921 profitante iamajn fortajn rilatojn kun la antaŭaj regosektoroj. Lia ministro por milito estis Tanaka Giichi ankaŭ kun bonaj rilatoj al la militista sektoro. Tamen, gravaj problemoj venis al Hara: nome inflacio, neceso alĝustigi la japanan ekonomion al la postmilitaj cirkonstancoj, la alveno de eksterlandaj ideoj kaj la apero de laborista movado. Okazis amasaj protestoj, ĉar la voĉdonado ne estis universala. Hara estis murdita en 1921, post kio la politika situacio eĉ plei malstabiliĝis.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nussbaum & Roth 2005, p. 929 en Google Books.
  2. Hoffman, Michael (29a de Julio, 2012), "The Taisho Era: When modernity ruled Japan's masses", Japan Times, p. 7.
  3. Dower, John W (1999), Embracing Defeat: Japan in the Wake of World War II, New York: WW Norton & Co, p. 21 .