Taiheja Megalopolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taiheja Megalopolo
Regiono
industria regiono • megalopolo [+]

LandoJapanio
- koordinatoj35° 0′ 0″ N, 136° 0′ 0″ O (mapo)35136Koordinatoj: 35° 0′ 0″ N, 136° 0′ 0″ O (mapo)


Taiheja Megalopolo (Japanio)
Taiheja Megalopolo (Japanio)
DEC
Taiheja Megalopolo
Taiheja Megalopolo

Map
Taiheja Megalopolo
Vikimedia Komunejo:  Taiheiyō Belt [+]
vdr

Taiheja Megalopolo (japane: 太平洋ベルト [Taiheijō-beruto], laŭvorte: Pacifika Zono, aŭ Tokajdo-Koridoro) estas nomo por la tutaĵo de kunurbejoj en Japanujo etendiĝante ekde Ibaraki en la nordo ĝis Fukuoka en la sudo, irante tra preskaŭ 1 200 km. La urbanizita zono ĉefe troviĝas laŭlonge de la Pacifika marbordo (el tie la nomo) de Japanujo ekde Regiono Kanto ĝis Osako, kaj Interna Maro de Seto (je ambaŭ flankoj) ĝis Fukuoka, kaj koncentriĝas laŭlonge de la grava fervojo Tokajdo-Sanjo.

Nokta bildo de Japanujo klare montras sufiĉe densan kaj kontinuan lumo-strion kiu indikas la urbajn zonojn kaj kiu limdifinas la regionon [1]. Kvankam ĝi enhavas la plimulton de la japana loĝantaro, referencoj al ĝi en japana lingvo ĉefe temas pri ekonomio aŭ pri lokaj aferoj. La termino unue estis uzata en 1960 en Raporto de oktobre 2007 de Ekonomia Subkomitata Komisiono, konstituita por duobligi la nacian enspezon. Je tiu tempo, ĝi estis identigita kiel la nukleon de la nacia industria komplekso. La regiono specife estas difinita de la Ministerio de Internacia Komerco kaj Industrio kiel la sekvantajn guberniojn: Ibaraki, Saitamo, Ĉiba, Tokio, Kanagavo, Ŝizuoka, Aiĉo, Gifu, Mie, Osako, Hiogo, Vakajamo, Okajamo, Hiroŝimo, Jamaguĉi, Fukuoka, kaj Oita. Ekonomie disvolviĝantaj (kune kun urbanizado) kaj penetrantaj en la najbarajn regionojn, ili estis aldonitaj al listo.

La Japana Maro havas multe malpli disvolvitan rubandon de urboj, nomataj, tre pejorative Ura-nippon (裏日本 [ura hihon/ ura nippon], laŭvorte: la malantaŭa flanko de Japanujo), etendiĝante tra 1000 km ekde Akita ĝis Jamaguĉi. Ĝi ofte estas samtempe menciita rilate al Pacifika Megalopolo.

Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

Noktaj satelitaj fotaĵoj: komparo (laŭskale) de Nordorienta Megalopolo en Usono kaj Pacifika Megalopolo.

Listigite ekde norde al sude:

  • Pligranda Utsunomija Areo (loĝ. 900 000) inkluzive de Nikko, Kanuma, Toĉigi, Ojama, Ŝimocuke.
  • Pligranda Maebashi Areo (log. 1 500 000) inkluzive de Takasaki, Kirju, Isesaki, Ota, Aŝikaga, Sano, kaj Tatebajaŝi.
  • Pligranda Ibaraki Areo (loĝ. 1 300 000) inkluzive de Mito, Cuĉiura, Hitaĉinaka, Hitaĉi, Cukuba.
  • Pligranda Tokio Areo (loĝ. 35,5 milionoj)
  • Fuĵi-Monto Areo (loĝ. 700 000) inkluzive de Gotemba, Atami, Numazu, Fuĵinomija, Fuĵieda, Miŝima
  • Pligranda Ŝizuoka Areo (loĝ. 1 000 000)
  • Pligranda Hamamacu Areo (loĝ. 1 100 000) inkluzive de Kakegaŭa kaj Iŭata.
  • Tojohaŝi (loĝ. 400 000)
  • Pligranda Nagoja (Ĉukjo Metropola Areo ) (loĝ. 8 000 000)
  • Pligranda Osaka Areo (loĝ. 17 000 000) inkluzive de Osaka, Kioto, Kobe, Sakaj, kaj Higaŝiosaka
  • Pligranda Nara (loĝ. 1 000 000)
  • Himeĵi (loĝ. 500 000)
  • Tokuŝima (loĝ. 300 000)
  • Pligranda Okajama Areo (loĝ. 1 900 000) inkluzive de Okajama, Kuraŝiki, Takamacu, Marugame, Sakajde, Tamano, Soja.
  • Fukujama (loĝ. 1 00 000) inkluzive de Onomiĉ, Mihara, Higaŝi Hiroŝima.
  • Pligranda Hiroŝimo Areo (loĝ. 1 300 000) inkluzive de Hatsukajĉi.
  • Pligranda Matsujamo Areo (loĝ. 1 050 000) inkluzive de Imabari, Saijo, Niihama, Ŝikokuĉuo.
  • Iŭakuni-Jamaguĉi (loĝ. 1 000 000) inkluzive de Ube, Hofu, Ŝunan, Hikari, Sanjo-Onoda.
  • Kanmon-Markolo (loĝ. 1 700 000) inkluzive de Ŝimonoseki kaj Kitakiuŝuo kun Iizuka.
  • Pligranda Fukuoka Areo (loĝ. 2 500 000) inkluzive de Saga, kaj Kasuga.
  • Kurume (loĝ. 300 000)
  • Nakacu (loĝ. 215 000)
  • Oita (loĝ. 700 000) inkluzive de Beppu.

Totala loĝantaro: proksimume 82,9 milionoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]