Taivalkoski
Taivalkoski | |
---|---|
Blazono | Situo |
komunumo | |
www.taivalkoski.fi | |
Gubernio | Oŭlu-gubernio |
Provinco | ![]() |
Areo | 2 640,5 km² |
Loĝantaro | 4 663 |
Finnlingvaj | 99,0% |
Svedlingvaj | 0,1% |
Taivalkoski estas komunumo en la provinco Norda Ostrobotnio en la norda parto de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Oulu.
Taivalkoski estas naskiĝloko de Kalle Päätalo, unu el la plej popularaj finnaj verkistoj de la 20-a jarcento kaj Tapio Räisänen, eksa skisaltisto. Ankaŭ la fama esperantisto Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro kaj eksa estrarano de UEA, naskiĝis en Taivalkoski.
En Taivalkoski, troviĝas boacoj kiuj vagadas en la vastaj pejzaĝoj kaj ankaŭ troviĝas la "Arbaro de Zamenhof", fabela arbaro kun arboj nomumitaj de vizitantoj el la tuta mondo [1][2][3].
Taivalkoski estas la plej finnlingva komunumo de Finnlando. En Taivalkoski estas forta spirita forto konservativa lestadianismo. Ekzemple televida dokumento Maailmassa, kiu komparas du malsimilajn vizaĝojn, estis farita grandparte en Taivalkoski, kie Mikko Karjalainen, konservativa lestadiano el konservativa lestadiana familio, patro de naŭ infanoj, prezentis la pozitivan flankon de konservativa lestadianismo.
Tie estas la lago Kostonjärvi.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]-
Urbodomo
-
Ponto en Taivalkoski
-
Iama fervojstacidomo