Tajda energio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tajda energio, estas formo de akvoenergio kiu konvertas la energion akiritan el tajdo en utilaj formoj de energio, ĉefe elektro.

La unua komerc-skala kaj ret-konektita tajdmovata generatoro en la mondo – SeaGen – en Strangford Lough.[1] La forta sulko montras la povon de la tajda fluo.
La tajdomuelejo de Olhão en Algarve en Portugalio, en funkciado : la akvo fluas el la baseno (dekstre) en la maron (malsekstre), kies nivelo estas pli malalta, kaj rotaciigas la radojn de la muelejo (lokitaj sub la digo, inter la baseno kaj la maro).
La baraĵo de la tajdocentralo sur rivero Rance ; la centralo reuzas la principon de la tajdomuelejo por produkti elektron.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kvankam ankoraŭ ne amplekse uzata, la tajda energio havas potencialon por estonta generado de elektro. Tajdoj estas pli antaŭvideblaj ol ventenergio kaj sunenergio. Inter fontoj de renovigebla energio, tajda energio tradicie suferis el relative alta kosto kaj limigita disponeblo de lokoj kun sufiĉe altaj tajdaj areoj de fluaj rapidoj, tiele malpliigante ties totala disponeblo. Tamen multaj ĵusaj teknologiaj disvolvigoj kaj plibonigoj, ambaŭ laŭ desegno (ekz. dinamisma tajda energio, tajdaj lagunoj formitaj per tajdaj baraĵoj) kaj turbina teknologio (ekz. novaj aksaj turbinoj, krucfluaj turbinoj), indikas ke la totala disponeblo de tajda energio povas esti multe pli alta ol antaŭvidite, kaj ke la ekonomiaj kaj mediaj kostoj povas veni al kompetitivaj niveloj.

Historie, tajdomuelejoj estis uzitaj kaj en Eŭropo kaj en la marbordo al Atlantiko de Nordameriko. La alvenanta akvo estis enhavita en grandaj stokujoj, kaj kiam la tajdo foriris, ĝi movis akvoradojn kiuj uzis la mekanikan energion produktitan por mueli grenon.[2] La plej antikvaj ekzemploj datas el la Mezepoko, aŭ eĉ el romiaj tempoj.[3][4] Estis nur en la 19a jarcento kiam la procezo uzi falantan akvon kaj girantajn turbinojn por krei elektron estis enkondukita en Usono kaj Eŭropo.[5]

La unua grandskala tajda energifabriko estis la Tajdocentralo de la Rance en Francio, kiu ekfukciis en 1966. Ĝi estis la plej granda tidal tajda energifabriko laŭ terminoj de produkto ĝis la tajda energifabriko de la lago Sihŭa malfermiĝis en Sud-Koreio en Aŭgusto, 2011. Tiu fabriko Sihŭa uzas marmurajn defendobarierojn kun 10 turbinoj kiuj generas 254 MW.[6]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2008) “Life cycle assessment of the Seagen marine current turbine”, Proceedings of the Institution of Mechanical Engineers, Part M: Journal of Engineering for the Maritime Environment 222 (1), p. 1–12. doi:10.1243/14750902JEME94. 
  2. Ocean Energy Council (2011)Tidal Energy: Pros for Wave and Tidal Power.
  3. Microsoft Word - RS01j.doc (PDF). Alirita 2011-04-05.
  4. Minchinton, W. E. (Oktobro 1979). “Early Tide Mills: Some Problems”, Technology and Culture 20 (4), p. 777–786. doi:10.2307/3103639. 
  5. DORF, Richard. (1981) The Energy Factbook. New York: McGraw-Hill.
  6. GLENDAY, Craig. (2013) Guinness world records 2014. ISBN 9781908843159.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Baker, A. C. 1991, Tidal power, Peter Peregrinus Ltd., London.
  • Baker, G. C., Wilson E. M., Miller, H., Gibson, R. A. & Ball, M., 1980. "The Annapolis tidal power pilot project", in Waterpower '79 Proceedings, ed. Anon, U.S. Government Printing Office, Washington, pp 550–559.
  • Hammons, T. J. 1993, "Tidal power", Proceedings of the IEEE, [Online], v81, n3, pp 419–433. Available from: IEEE/IEEE Xplore. [Julio 26a, 2004].
  • Lecomber, R. 1979, "The evaluation of tidal power projects", in Tidal Power and Estuary Management, eds. Severn, R. T., Dineley, D. L. & Hawker, L. E., Henry Ling Ltd., Dorchester, pp 31–39.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]