Saltu al enhavo

Tajdocentralo de la Rance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tajdocentralo de la Rance
tidal power station [+]
Koordinatoj48° 37′ 4″ N, 2° 1′ 29″ U (mapo)48.61786-2.024617Koordinatoj: 48° 37′ 4″ N, 2° 1′ 29″ U (mapo)

Tajdocentralo de la Rance (Francio)
Tajdocentralo de la Rance (Francio)
DEC
Map
Tajdocentralo de la Rance
Vikimedia Komunejo:  Rance Tidal Power Station [+]
vdr
Baraĵo sur rivero Rance
Alia vido al la baraĵo

La tajdocentralo sur la rivero Rance estas centralo, kiu tiras sian energion de la forto de la tajdo, tio estas el la tajda energio. Ĝi situas je la enfluejo de la rivero Rance, inter Dinard kaj Saint-Malo, en Bretonio, Francio. Ĝi estas la unua tajdocentralo en la mondo.

La ideo pri konstruado de tajdocentralo sur la rivero Rance venis de Gérard Boisnoer, en 1921.

La unua laborejo pri tajdocentralo komenciĝis en l’Aber-Wrac'h en la departemento "Finistère" en 1925. La projekto estis forlasita unue de s-ro Le Troquer en 1928, por esti reprenita de s-ro Tardieu. La laborejo estis forlasita, en 1930, pro manko de mono. La planoj de tiu centralo utilos kiel bazo por la sekvantaj. La uzo de la tajdenergio ne estas nova, ĉar de longe la tajdmuelejoj ekzistis en lokoj atingeblaj de la tajdo, aparte laŭlonge de la rivero Rance.

La unuaj esploroj por la prilaboro de nova tajdocentralo sur la buŝo de la rivero Rance datiĝas de 1943, fare de la kompanio pri esploro de tajduzo (franclingve "Société d’étude pour l’utilisation des marées" aŭ SEUM.

La konstruado daŭris tri jarojn kaj estis finita en 1966. Charles de Gaulle, Prezidanto de la franca respubliko, inaŭguris la akvocentralon la 26-an de novembro 1966.

La «bulbaj grupoj»

[redakti | redakti fonton]

La elektra centralo inkludas 24 horizontalaksajn kaplan-turbinjon pelantan ĉiujn 10 MW-alternatoron. Ĉiu turbino estas ligita al sia alternatoro en sama ĉirkaŭaĵo, kiu havas formon de bulbo, tiel ke la aro de ambaŭ nomiĝis «bulba grupo». La kvar padeloj de ĉiu turbino estas alĝustigeblaj por generi elektron kaj dum la fluso (20 % de la elektro produktita) kaj dum malfluso (80 % de la elektro produktita dum la malpleniga fazo de la estuaro)[1]. La meza flukvanto de la grupo estas 260 m3/s ; la akvo movigas la kvar padelojn de ĉiu turbino (maksimuma turbinflukvanto por ĉiu el la 24 turbinoj 6 600 m3/s). La rotacirapido de la turbinoj estas 93 revolucioj por minuto, kio permesas al fiŝoj trapasi[2][3]

La digo de la Rance perdas jare 1 % de sia kapablo pro la ŝlimiĝo, kiun ĝi kaŭzas[4]. Enŝlimiĝado estas tiel signifa ke ĝi minacas la navigeblecon de la Rance [5],[6]. La amasiĝoj de ŝlimo transformis la blankajn sablajn strandojn en ŝlimejojn[7]. Ili estas kovritaj per dika tavolo de ŝlimo, kiu povas atingi 3 m[8]. Tamen, la Rance-ejo estis klasifikita kiel Natura 2000-zono[9].

La Rance-tajduzino estas turismejo, kiu altiris pli ol 70 000 homojn en 2006[10]. La digo enhavas muzeon Découverte de l'usine marémotrice de la Rance (Malkovro de la Rance-tajdocentralo) [11].

La departementa vojo 168 pasas super la digo kaj tiel ligas Dinard al Saint-Malo. Antaŭ la konstruado de la digo, tiu itinero postulis pasi tra Plouër-sur-Rance por transiri la riveron per la Saint-Hubert-ponto. La frekvencoj de kluzmalfermo por boatoj estis limigitaj en 2005 fare de la subprefekto en favoro de aŭtotrafiko sur la digo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (14a de novembro 2016) L'usine marémotrice de la Rance vit au rythme des marées (La tajdocentralo de la Rance vivas al la ritmo de la tajdoj) (france)..
  2. Visite dans les entrailles de l'usine marémotrice (Vizito en la internaĵo de la tajdocentralo), en la retejo: entreprises.ouest-france.fr; alirita la 21an de julio 2014 (france)
  3. La «bulbaj grupoj» ; alirita la 21an de julio 2014. (france)
  4. L’envasement de l’estuaire - Une conséquence du barrage (Enŝlimiĝo de la estuero – Konsekvenco de la baraĵo En la retejo: geographie.ens.fr
  5. BONNOT-COURTOIS Chantal, CALINE Bruno, L'HOMER Alain, LE VOT Monique. (januaro 2002) Bay of Mont-Saint-Michel and the Rance Estuary : Recent Development and evolution of dispositionnal environnements (Golfo de monteto Sankta-Mikaelo kaj la Rance Estuaro: Lastatempa Evoluo kaj evoluo de disponaj medioj (france), p. 222: de 6 000 m^3 ĝis 20 000 m^3 kaj certigi la cirkuladon tra la ŝanelo. ISBN 978-2-901026-53-2.
  6. (Solvoj kontraŭ enŝlimiĝado) En la retejo: letelegramme.com (france)
  7. Fotoj antaŭ kaj post la baraĵo En la retej: rance-environnement.net (france)
  8. Citita 70 fojojn! Bilans de l'usine en la retejo: hmf.enseeiht.fr (france)
  9. INPN : Le site de la Rance, en la retejo: inpn.mnhn.fr; alirita la 19an de julio 2014 (france)
  10. Nombre de visiteurs en 2006 (france). INSEE. Alirita 28a de oktobro 2008..
  11. (Prezento de La marflua centralo de Rance, eldonejo de EDF) (france)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]