Tajdujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tajdujoj en Porto Covo, marbordo de Portugalio.

TajdujojTajdoflakoj estas neprofundaj lagetoj aǔ flakoj de sala akvo kiuj formiĝas ĉefe sur rokeca intertajda marbordo. Multaj el tiuj flakoj ekzistas kiel apartaj akvejoj nur je malalta tajdo.

Multaj tajdujoj estas gravaj habitatoj de speciale adapteblaj bestoj kiuj altiris la atenton de naturalistoj kaj marbiologoj, same kiel de filozofiaj eseistoj: ekzemple John Steinbeck verkis en The Log from the Sea of Cortez, "Estas rekomendinda rigardi el tajdujo al la steloj kaj reen al la tajdujo."[1]

Tajdujoj ekzemple povas enhavi marstelojn, maranemonojn, krabojn, helikojn, polpojn, eĥinojn kaj aliajn marbestojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "NPCA Tide pools". npca.org. 5a de Septembro, 2008. Arkivita el la originalo en 2008-09-24. Alirita la 11an de septembro 2018.