Tajlando en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tajlando en la Olimpikoj

Flago de Tajlando
IOK-kodo  THA
NOK Olimpika Komitato de Tajlando
Retejowww.olympicthai.org taje
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
2002 · 2006 · 2014 · 2018 · 2022
Information icon.svg
vdr

Tajlandaj sportistoj unue en 1952 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala tajlanda teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom en la Somera Olimpiko 1980, kiam la teamo aliĝis al bojkoto de la ludoj en protesto pri la invado de armeaj unuoj Sovetunio je Afganion fine de 1979. Vintrajn olimpikojn kompare malgrandaj teamoj de la nacia olimpika komitato partoprenas ekde 2002, kun escepto de la evento de 2010.

Ĝis inkluzive la vintra olimpiko de 2022, la teamo sume atingis Gold medal.svg 10 orajn, Silver medal.svg 3 arĝentajn kaj Bronze medal.svg 17 bronzajn medalojn, atingitajn ekde la Somera Olimpiko 1976. Fine ĝi havis la 57-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj. El la entute 35 medaloj atingitaj ĝis inkluzive la vintra olimpiko de 2022, 14 estis en halterlevo, 15 en boksado kaj 6 en tekvondo. Ĉiuj tiuj disciplinoj apartenas al la someraj olimpikoj: en vintra olimpiko ĝis nun ne atingeblis medalo. Inter landoj en Sudorienta Azio, Tajlando estas unua laŭ la nombro da oraj medaloj (10), kaj dua en la nombro da sumaj medaloj (35), nur malantaŭ la teamo de Indonezio kiu havas 37 medalojn. La plej sukcesaj Ludoj de Tajlando ĝis nun estis la Somera Olimpiko 2004 en Ateno, kie ili gajnis ok medalojn, tri el ili estis oraj.

La nacia Olimpika Komitato de Tajlando, kies taja nomo คณะกรรมการโอลิมปิกแห่งประเทศไทย ในพระบรมราชูปถัมภ์ substrekas la patronecon de la tajlanda reĝo, kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1948 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1950.

Olimpika Komitato de Tajlando.svg


Someraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

Helsinki1952.jpg

1952[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1960 en Helsinko partoprenis 8 tajlandaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

Emblemo de la Somera Olimpiko 1956.png

1956[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1956 en Melburno partoprenis 35 tajlandaj sportistoj. Medaloj same ne atingiĝis.

1960S Olimpika emblemo.png

1960[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1960 en Romo partoprenis 20 tajlandaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

Tokyo 1964 Summer Olympics logo.svg

1964[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1964 en Tokio partoprenis 54 tajlandaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis (la unua tajlanda olimpika medalo venos en 1976).

1968 Mexico emblem.svg

1968[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1968 en Meksik-Urbo partoprenis 41 tajlandaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

Somera Olimpiko 1972.svg

1972[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno partoprenis 35 tajlandaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

Somera Olimpiko 1976.png

1976[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1976 en Montrealo partoprenis 42 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis sian unuan Bronze medal.svg bronzan medalon. Fine ĝi havis la 37-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Somera Olimpiko 1984.png

1984[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1984 en Los-Anĝeleso, post okjara pauzo, partoprenis x tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis Silver medal.svg arĝentan medalon. Fine ĝi havis la 33-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Olympic and South Korean flag.jpg

1988[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1988 en Seulo partoprenis x tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis Bronze medal.svg bronzan medalon. Fine ĝi havis la 46-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Barcelona 1992.svg

1992[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono partoprenis x tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis Bronze medal.svg bronzan medalon. Fine ĝi havis la 54-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Atlanta, Olympic rings near stadium.jpg

1996[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 37 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis Gold medal.svg oran kaj Bronze medal.svg bronzan medalojn. Fine ĝi havis la 47-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj..
Sydney Opera House Sails.jpg

2000[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 52 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis Gold medal.svg oran kaj Bronze medal.svg 2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 47-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
la tajlanda teamo en la malferma ceremonio de 2008 en Pekino
Olympic flame at opening ceremony.jpg

2004[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 42 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis Gold medal.svg 3 orajn, Silver medal.svg arĝentan kaj Bronze medal.svg 4 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 25-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Spectators of 2008 Summer Olympics 1.jpg

2008[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 47 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis Gold medal.svg 2 orajn, Silver medal.svg 2 arĝentajn kaj Bronze medal.svg 2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 31-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Panipak Wongpattanakit, ormedalinto de 2020/21 en virina tekvondo ĝis 49 kg post jam bronza medalo en 2016 (jen en foto el 2018)
2012 Summer Olympics text logo.svg

2012[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 37 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis Silver medal.svg 2 arĝentajn kaj Bronze medal.svg 2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 59-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Rio 2016 logo.svg

2016[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 54 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis Gold medal.svg 2 orajn, Silver medal.svg 2 arĝentajn kaj Bronze medal.svg 2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 35-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2020 Summer Olympics text logo.svg

2020[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 41 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis Gold medal.svg oran kaj Bronze medal.svg bronzan medalojn. Fine ĝi havis la 59-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.


Vintraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

En vintra olimpiko la teamo ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon.

2002SLC proof gold.JPG

2002[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 1 tajlanda sportisto: La skikuristo ประวัติ นาควัชระ, en oficiala latinliterigo Prawat Nakwatchara [praŭat nakŭaĉara], per angla latinliterigo Prawat Nagvajara, estis la unua tajlanda sportisto kiu kvalifikiĝis por vintrosporta disciplino. Ne surprize li ambaŭfoje estis la teama flagotenanto.

Vintra Olimpiko 2006.svg

2006[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino same partoprenis unusola tajlanda sportisto. Teama flagotenanto duafoje estis la skikuristo ประวัติ นาควัชระ, en oficiala latinliterigo Prawat Nakwatchara [praŭat nakŭaĉara].

Sochi 2014 (Emblem).svg

2014[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 2 tajlandaj sportistoj. Teama flagotenanto estis la alpa skiisto คเณศ สุจริตกุล, en oficiala latinliterigo Khanet Sucharitakun. Dua partoprenanto estis la klasika violinistino Vanessa-Mae, ankaŭ en alpa skiado, finante en slalomego kiel 67-a el entute 89 konkurantoj. La internacia federacio de skiado post la eventon pridubis ŝian kvalifikiĝon por la olimpiko, sed la arbitracia kortumo por sporto kaj sekve ankaŭ la IOK konfirmis la ĝustan kvalifikiĝon.

PyeongChang 2018 Winter Olympics.svg

2018[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 4 tajlandaj sportistoj. Teama flagotenanto estis มรรค จันเหลือง, en oficiala latinliterigo Mak Chanlueang, persona nomo itale Marco, kiu havas italan kaj tajlandan civitanecojn kaj ĝis la 20-a jaro en 2015 konkuris nome de Italio.

2022 Winter Olympics logo.svg

2022[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 4 tajlandaj sportistoj. Teama flagotenantoj estis la la itala-tajlanda alpa skiisto Nicola Zanon kaj la same itala-tajlanda skikuristino คาเรน จันเหลือง, en oficiala latinliterigo Kharen Chanlueang, Karen, la pli juna fratino de Mak, flagotenanto de 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]