Tajmuraz Mamsurov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tajmuraz Mamsurov
Persona informo
Мамсыраты Дзамбеджы фырт Таймураз
Naskiĝo la  12-an de aprilo 1954(nun 1954-04-12)
en Beslano, Sovetunio
Religio islamo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco RusioSovetunio vd
Alma mater North-Caucasian Mining and Metallurgical Institute vd
Partio Unueca Rusio
Profesio
Okupo inĝeniero-konstruisto, ekonomikisto
la 3-a prezidanto de Nord-Osetio
Dum 5-a de junio 20055-a de junio 2015
Antaŭulo Aleksandr Dzasoĥov
Sekvanto Tamerlan Aguzarov
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tajmuraz MAMSUROV (osete Мамсыраты Таймураз, ruse Таймураз Мамсуров) de la 7-a de junio 2005 ĝis la 7-a de junio 2015 estis la prezidanto de la respubliko Nord-Osetio, parto de la Rusia Federacio.

Tajmuraz Mamsurov naskiĝis la 13-an de aprilo 1954 en Beslano. Laŭ profesio inĝeniero-konstruisto, ekde oktobro 2000 ĝis sia enposteniĝo kiel estro de la respubliko li estis ĉefo de la nord-osetia parlamento.

Jam kiel estro de la respubliko li iĝis fama per i. a. malpermeso de vetluda komerco. Antaŭe malgrandaj ludsalonoj kaj kazinoj tre multiĝis en la respubliko, kaŭzante multajn homojn dependaj de ludoj. Komence de la jaro 2006 en du ludsalonoj okazis eksplodoj, kiuj mortigis du kaj vundis dekojn. Post la eksplodoj Mamsurov ordonis fermi ĉiujn ludejojn. Pli poste, tamen, la arbitra juĝejo de la respubliko agnoskis tiun decidon nevalida (nekongrua kun la federacia leĝaro) — la ludejoj parte ekfunkcios denove ĝis enpraktikigo de pli fleksebla federacia leĝo (jam ekfunkciinta).

Mamsurov estas edziĝinta, li havas tri filinojn kaj filon.