Tajoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tajoj
ไทย
Khon
Danco Khon prezentata en Frankfurto, Germanio
Suma populacio

proks. 100,000,000

Ŝtatoj kun signifa populacio
Tajlando Tajlando 64,000,000 (75%)
Ĉina Popola Respubliko Ĉinio 19,000,000 (2%)
Birmo Birmo 6,000,000 (9%)
Vjetnamio Vjetnamio 4,500,000 (5%)
Laoso Laoso 4,300,000 (64%)
Usono Usono 136,000
Tajvano Tajvano 102,000
Kamboĝo Kamboĝo 58,000
Singapuro Singapuro 48,000
Japanio Japanio 41,384 (2007) [1]
Unuiĝinta Reĝlando Unuiĝinta Reĝlando 36,000 [2]
Aŭstralio Aŭstralio 26,000 [3]
Malajzio Malajzio 25,000
Israelo Israelo 25,000 [4]
Barato Barato 15,500
Honkongo Honkongo 15,000 [5]
Svedio Svedio 11,244 (2004) [6]
Sauda Arabio Sauda Arabio 16,000 [7]
Kuvajto Kuvajto 5,000 [8]
Barejno Barejno 3,000 [9]
Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj 1,200
Lingvo(j)
isarna, siama, laŭa, ŝana, ĝŭanga, k aliaj tajaj lingvoj
Religio
Plejparte Theravada Buddhismo
v  d  r
Information icon.svg

Tajoj je la larĝa senco de la vorto estas nomataj parolantoj de la tajaj lingvoj, tiu estas, la plejparto da loĝantoj de Tajlando, Laoso, kaj regionoj de Birmo, Ĉinio, kaj Vietnamio. Kiel etnon oni komprenas sub tajlandaj tajoj kvar grupojn: la nord-tajojn (Thai Nüa, kiuj posedas ankaŭ propran malnovan skribon), la mezajn tajojn (Thai Glaang), la isan-tajojn (Thai Isaan, en la nord-oriento, la Isano (Isaan), kies lingvo pli similas al la laŭa lingvo) kaj la sud-tajojn (Thai Phak). En Birmio loĝas la ŝanoj, en Laoso la laŭoj, en Vietnamo la nungoj, inter aliaj, kaj en Ĉinio la ĝŭangoj. La lingvoj apartenas al la kradaja lingvaro. Je mallarĝa senco de la vorto, tajoj estas parolantoj de la tajaj lingvoj de Tajlando.

La nomo "tajoj"[1] ankaŭ estas uzata por dajoj (ĉine 傣族; pinjine: Dǎizú), kiuj estas taja etna grupo en Ĉinio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Esperanta-Ĉina Vortaro", Pekino, 1986