Tajpilo


Tajpilo aŭ skribmaŝino estas meĥanika aparato provizita per klavoj, per kiu oni povas meti literojn sur papero. Antaŭ la invento de la tajpilo oni skribis leterojn kaj ankaŭ oficialajn dokumentojn per mano, ofte fare de skribistoj. Ekde la apero de la komputilo, kaj speciale de la tekstprilaborilo, la tajpilo preskaŭ ne plu estas uzata.
Historio
[redakti | redakti fonton]La tajpilo estis inventita en 1867 de Christopher Sholes, Carlos Glidden kaj Samual W. Soule. La patento estis vendita kaj alvenis ĉe E. Remington and Sons (kiu de origine faris kudromaŝinojn). La unua komerca tajpilo estis farita de Remington je la 1-a de marto 1873 en Ilion, Nov-Jorkio.
Ekde meze de la 20-a jarcento oni uzis ankaŭ la elektrajn tajpilojn. Ili havis elektromotoron, sekve oni nur tuŝis la butonojn. Iom simila maŝino estis la telekso. Fine de la 20-a jarcento la komputiloj transprenis taskojn de la maŝina skribado.
Tajpilo en Esperanto
[redakti | redakti fonton]Ne estas konataj multaj tajpiloj per kiuj oni povas tajpi Esperantajn literojn kun la ĝustaj supersignoj. Montriĝis ke ekzistas muzeo en Nederlando kiu pretas akcepti tiun tajpilon por sia kolekto, nome la Muzeo de Mekanikaj Heredaĵoj (nederlande: Mechanisch Erfgoed Centrum) en Dronten[1].
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (eo) De la estraro, Fenikso, n-ro 4, 2025, p. 4, montras foton de la tajpilo.