Tajvano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la nuna ŝtato Respubliko Ĉinio. Por informoj pri la historia periodo ĝis Ĉina Popola Respubliko, vidu la paĝon Respubliko Ĉinio (1912-1949).
Disambig-dark.svg Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Tajvano (apartigilo).


臺灣
Táiwān
Tajvano
Respubliko Ĉinio

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: National Anthem of the Republic of China
Nacia devizo: neniu
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tajpeo
Oficiala(j) lingvo(j) norma ĉina lingvo, ĉina lingvo
Areo
 % de akvo
35.980 kv. metroj km²
10,3 %
Loĝantaro 23 508 362
Loĝdenso 636,3 loĝ./km²
Horzono UTC+08:00
Interreta domajno .tw
Landokodo TWN
Telefona kodo +886
Plej alta punkto Yushan
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Cai Yingwen
Ekonomio
Valuto Nova tajvana dolaro (TWD)
v  d  r
Information icon.svg

Tajvano (ĉine: Táiwān, 臺灣 aŭ 台灣), antaŭe konata kiel Formozo (nomo donita de la portugaloj), oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine: 中華民國; pinjine: Zhōnghuá Mínguó; esperante: Ĉongĥua Minkuo) estas insulo situanta sud-oriente de la kontinenta Ĉinio. Tajvanaj najbaroj inkludas Ĉinion, Filipinojn, kaj Japanion. Ĝi, kun kelkaj aliaj insuloj, konsistigas Respublikon Ĉinion (Zhōnghuá mínguó, 中華民國), kiu fondiĝis en 1911. Tajvano estas la plej popolriĉa ŝtato ne membranta en Unuiĝintaj Nacioj ŝtato kaj la plej granda ekonomio ekstere de Unuiĝintaj Nacioj.

En la insulo Tajvano loĝis ĉefe tajvanaj praloĝantoj antaŭ ol ĉinoj komencis enmigri al la insulo en la deksepa jarcento. Eŭropaj kolonioj kaj la Reĝlando de Tungningo establiĝis mallonge antaŭ ol la Dinastio Qing, la lasta dinastio de Ĉinio, aneksis la insulon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistorio de Tajvano[redakti | redakti fonton]

Indicoj de homa setlado en Tajvano datiĝas ĝis antaŭ 30.000 jaroj, sed la unuaj loĝantoj de Tajvano estis eble gene malsimilaj de ajna grupo nun loĝanta en la insulon. Antaŭ ĉ. 4.000 jaroj, prauloj de la nunaj tajvanaj aborigenoj setlis en Tajvano. Ĉi tiuj aborigenoj havas genan rilaton kun malajoj kaj polinezianoj, kaj lingvistoj klasas iliajn lingvojn kiel aŭstroneziajn. Oni supozas ke oni povas spuri la praularon de polinezianoj ĝis Tajvano.

Fruaj setladoj[redakti | redakti fonton]

Hanaj ĉinoj eksetlis en la insularo Penghuoj (nomata ankaŭ Peskadoroj aŭ Pescadores) en la 12a jarcento, sed la malamikaj triboj de Tajvano kaj ĉi ties manko de la komercaj resursoj valoraj tiuepoke igis ĝin nealloga ĝis la 16a jarcento, krom por "okazaj aventuristoj aŭ fiŝistoj emaj al interŝanĝado de varoj".

Registraĵoj el antikva Ĉinio montras, ke hanaj ĉinoj eble konis la ekziston de la ĉef-insulo Tajvano jam de la periodo de la Tri Reĝlandoj (3a jarcento, 230 a.K.), doninte al proksimaj insuloj nomojn kiel Granda Liuqiu kaj Eta Liuqiu (etimologie, sed eble ne semantike, identaj al Ryūkyū en la japana), kvankam neniun el tiuj nomoj oni povis rilatigi definitive kun la ĉef-insulo Tajvano. Oni asertis sed ne pruvis, ke admiralo Cheng Ho (Zheng He) de la dinastio Ming vizitis Tajvanon inter 1403 kaj 1424.

Nederlanda Orient-hinda Kompanio (1624-1662)[redakti | redakti fonton]

En 1624 la nederlanda Vereenigde Oostindische Compagnie (VOC), la Nederlanda Orient-hinda Kompanio, instalis sin en la insulo, ĉar sur la kontinenta Ĉinio (tiam nomAta Cathay) tio estis malpermesata. La administrado de la nederlanda Formozo estis organizata ekde fortikaĵo nomata Fort Zeelandia, en la nuna Tajnan. La insulo ne estis okupata, sed oni kunlaboris kun la lokaj estroj. VOC organizis edukadon kun la celo kristanigi la indiĝenan loĝantaron. VOC ankaŭ konstruigis sukero-plantejojn.

La indiĝena loĝantaro estis familie parenca al la filipinanoj. Pro la ekonomia sukceso de VOC en la kansukera komerco ekloĝis tie, ekde 1635, ĉiam pli kaj pli da ĉinaj migrantoj. Poste, kiam ĉirkaŭ 1645 civila milito eksplodis sur la kontinento, tiel ke la dinastion Ming renversis la dinastio Qing, granda armeo de ribela gvidanto Zheng Chenggong, ankaŭ nomata Koxinga, movis sin al la insulo kaj ekbatalis kontraŭ VOC.

Kun la kapitulaco de Fort Zeelandia en januaro 1662 venis fino de la ĉeesto de VOC en Formozo.

Ribeloj estis sange supremitaj, se ne fare de la nederlandanoj do fare de la hispanoj aŭ de la ĉinoj. La kulturo de la originaj loĝantoj de Tajvano, tiam ankoraŭ nomata Formozo, estis en tiu tempo plejparte forviŝita de la tero [1][2].

Reĝlando Dongning (1645-1683)[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1683 la posteuloj de Koxinga regis la insulon kiel Reĝlandon Dongning. En tiu jaro la dinastio Qing konkeris la insulon, kaj el administra vidpunkto ĝi fariĝis parto de la ĉina provinco Fujian.

Respubliko Tajvano sub japana regado[redakti | redakti fonton]

Tajvano estis cedita al la Japana Imperio en 1895, post kiam Ĉinga Dinastio estis venkita en la Unua Ĉina-Japana Milito. Krom la 184 tagoj, dum kiuj ĝi estis deklarita sendependa, Respubliko Tajvano kaj poste Respubliko Ĉinio estis sub japana regado de 1895 ĝis 1945.

Historio de Respubliko Ĉinio (1912-1949)[redakti | redakti fonton]

Dum Tajvano estis sub japana regado, Respubliko Ĉinio establiĝis sur la kontinento en 1912 post la falo de la Dinastio Ĉingo. Post la japana kapitulaco al la aliancanoj en 1945, RĈ transprenis regadon de Tajvano.

Historio de Respubliko Ĉinio post 1949[redakti | redakti fonton]

En 1949, la Komunista Partio de Ĉinio prenis al si plenan regadon de la kontinento kaj fondis la Ĉinan Popolan Respublikon. La RĈ-registaro fuĝis al Tajvano kaj daŭre astertas esti la legitima registaro de tuta Ĉinio. Hodiaŭ, la ĉefa insulo (Tajvana insulo) konsistigas 99% de ĝia efektiva teritorio.

Respubliko Ĉinio reprezentis "Ĉinion" en Unuiĝintaj Nacioj ĝis 1971 . En 1971, kiel rezulto de Rezolucio 2758, kiu rekonis konstantan membrecon de Ĉina Popola Respubliko en Sekureca Konsilio de UN, Tajvano eliris el UN. Post la perdo de UN-membreco, internacia rekono de Respubliko Ĉinio grade erodiĝis, dum plej multaj landoj ŝanĝis sian agnoskon de "Ĉinio" al ĈPR. Hodiaŭ, 21 UN-aj membroŝtatoj kaj Vatikano vivtenas oficialajn diplomatiajn rilatojn kun RĈ. Diplomatoj tutmonde evitas mencii la oficialan nomon "Respubliko Ĉinio" kaj anstataŭe uzas diversajn aliajn nomojn kiel "Ĉinio-Tajpeo", "Tajvano, Ĉinio" aŭ simple "Tajvano" por mencii RĈ.

En la 1980-aj kaj fruaj 1990-aj jaroj Tajvano ŝanĝiĝis de milita diktatoreco kun unu-partia sistemo de regado, regata de Kuomintango, al plurpartia sistemo kun universala voĉdonado. La milita diktatoreco nomiĝis Blanka Teroro.

Tajvano vivtenas stabilan industrian ekonomion kiel rezulto de la rapida ekonomia kresko kaj industriigo kiu nomiĝis la Tajvano Miraklo. Tajvano estas unu el la Kvar Aziaj Tigroj kaj membro de Monda Organizaĵo pri Komerco kaj Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado. La 21-a plej granda ekonomio en la mondo, ĝia alt-teknologia industrio okupas ŝlosilan rolon en la monda ekonomio. Tajvano klasiĝas alte rilate al libereco de la gazetaro, sanservo, publika eduko, ekonomia libereco, kaj homa disvolviĝo.

La komplikaĵoj de Tajvana historio ekde 1945 kreis kelkajn praktikajn problemojn por ĝiaj homoj. Ŝlosilaj inter tiuj estas la preciza naturo de Tajvana nacia identeco, la dubasenca internacia politika statuso de Tajvano, kaj la malfacilaj trans-markolaj rilatoj. En Tajvano, tiuj aferoj generas debaton inter politikaj partioj kaj kandidatoj. ĈPR daŭre asertas la Politikon pri Unusola Ĉinio, laŭ kiu ĝi estas la sola laŭ leĝa registaro de "Ĉinio" kaj Tajvano estas provinco de Ĉinio. ĈPR minacis uzi militforton kiel respondon al ajna formala deklaro de Tajvana nacia sendependeco aŭ ajna decido de ĈPR-aj gvidantoj ke paca ĉina unuiĝo ne plu eblas.

La 16-an de januaro 2016 la partio DPP, kiu kontraŭstaras amikiĝon kun Ĉinio, gajnis la balotojn por la parlamento kaj la registaro. Fariĝis prezidanto sinjorino Cai Ing-ŭen.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj lingvoj parolataj en Tajvano estas la ĉina (oficiala lingvo de Respubliko Ĉinio), la hokla (ofte nomata ankaŭ "tajvana"), la hakaa, kaj la diversaj aborigenaj lingvoj. Dum en kontinenta Ĉinio oni adaptis la ideogramojn, tiuj reformoj ne estas transprenitaj en Tajvano. El tio sekvas, ke la skribaj lingvoj de Ĉinio kaj Tajvano ne komplete samas.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

La nomo "Tajvano" estas en la angla lingvo "Taiwan", en la ĉina "Taiwan". "Taiwan" signifas ĉine granda ankrejo' aŭ potenca markolo. Malnova nomo de Tajvano estis "Formozo," el "Formosa" angle kaj portugale. Ĝi signifas "bela insulo" portugale.

mapo de Tajvano farita per radaro, kiu kolore vidigas la insulan reliefon

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Geografio de Tajvano.

Tajvanon apartigas disde Ĉeftera Ĉinio la Tajvana Markolo.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Socio[redakti | redakti fonton]

Etnaj grupoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj etnaj grupoj en Tajvano estas la hokloj (70%), la hakaoj (15%), la t.n. kontinentanoj (13%), kaj la aborigenoj (2%).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) The colonial ‘civilizing process’ in Dutch Formosa, 1624-1662 de Chiu Hsin-hui (2008) 
  2. (nederlanda) Anthonius Hambroek en het verwaarloosd Formosa, Neerlandistiek (nederlandalogio), reta revuo por lingva kaj literatura esploro, 1-a julio 2017.