Takakusu Zyunziro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TAKAKUSU Zyunziro 高楠順次郎 (ĵunĵiroo), (naskiĝis la 29-an de junio 1866 en Hiroŝima (gubernio); mortis la 28-an de junio 1945), kiu ofte publikigis per la nomo "J. Takakusu", estis japana scienculo pri budhismo (budhologo), emerita profesoro de la Imperia Universitato en Tokio, membro de la Imperia Akademio kaj aŭtoritatulo de la sanskrita lingvo.

Takakusu estis ĉefkompilanto de aŭtentika teksto de ĉinlingva tripitako. Li estis unu el la fondomembroj de Japana Esperantista Asocio en 1906 kaj unu el la ĉefredaktoroj de ties organa Japana Esperantisto. Li ankaŭ estis unu el la direktoroj de Japana Esperanto-Instituto de 1919.

Trovu « Takakusu Zyunziro » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.