Taksonomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lineo, 1735-1740

Difino[redakti | redakti fonton]

Taksonomio (el la greka ταξινομία, kiu signifas « leĝo de ordigo ») estas la parto de biologio, kiu celas sistematikan klasigadon de vivuloj. En la klasikatradicia taksonomio: la grupigo okazas laŭ morfologiaj trajtoj, karakterizaĵoj. La priskribo okazas surbaze de fotoj, desegnaĵoj, mezuradoj kaj referencaj specimenoj. En la nombra taksonomio, oni kolektas kiel eble plej multajn indikojn (biologian, genetikan, morfologian, kondutan ktp.) pri la klasifikonta taksono. Poste oni grupigas taksonojn, analizas la parencecon nur surbaze de la estantaj aŭ mankantaj indikoj.

Origino kaj evoluado de modeloj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj klasifikadoj aspektas kiel arbo (arboreska ordigo), ekde radiko kiu entenas ĉiujn vivantulojn aŭ ĉiujn vivintulojn ĝis la individuoj. Ĉiu nodo en la arbo difinas taksonon, kiu arigas ĉiujn subtaksonojn generitajn de la nodo.

Linea sistematiko[redakti | redakti fonton]

Sed ne ĉiam estis tiel. La sciencisto Karl von Linné (1707 – 1778) kreis fundamentojn de la sistematiko kaj aŭtoris pri klasifikado, kies grandaj principoj estis bazoj de scienca sistematiko ĝis la mezo de 20-a jarcento. Tiu tradicia klasifikado forte antropocentra ankoraŭ komence de la 21-a jarcento apartenas al la komuna kultura sciaro. Ĝi ja spegulas la kialojn de la diverseco de vivuloj (dikreaĵo) tiaj, kiaj oni pensis ilin antaŭ 250 jaroj, sed kiuj tute ne rilatas kun la ideoj nunaj pri tiuj kialoj (evoluo).

filogeneza sistematiko[redakti | redakti fonton]

Antropocentrismo estas kadukigita de Charles Darwin, kiu rekomendas en 1859 nure genealogian klasifikadon. Se estis evoluado, la specioj klasifikendas laŭ siaj evolue samparencgradoj. Sed necesos atendi ĉirkaŭ unu jarcenton por ke ni plenumu tion kaj unue por ke ni agnosku genealogion neatingebla (kiu eliras el kiu ?) por pli klopodi pri filogenezo (kiu estas proksima al kiu ?). En la dua parto de la 20a jarcento aperis la filogeneza aliro, por kiu la fundamenta elektokriterio pri klasifikado estas ke ĝi devas speguli la filogenezon, t. e. la samparencgrado inter specioj. La nocio mem de tia filogenezo estas konsekvenco de la Teorio de evoluo, kaj la divena sukceso de la kladarboj estas unu el la sukcespruvoj de tiu teorio.

Kladiko[redakti | redakti fonton]

La filogeneza aliro postulas, ke la taksonoj estu limigitaj al tiuj, kiuj respektas la du jenajn kondiĉojn :

  • Ĉiuj individuoj de la taksono eliras el aparta praindividuo ;
  • Ĉiuj elirintoj el tiu ĉi aparta praindividuo estas en la taksono ;

Oni tiam nomas tiun taksonon klado kaj la analizmetodon de la kladarboj kladikokladistiko. Tiu trudo estigis fundamentajn modifadojn en la scienca klasifikado, kelkaj skuegantaj la komunan sencon modlitan de la kultura heredaĵo. Tiel la dinosaŭroj ne malaperis, la moderna klasifikado inkluzivas la birdojn en la aro « dinosaŭroj » Inter aliaj ekzemploj, la tradiciaj taksonoj kiel reptilioj, fiŝoj, algoj, dikotiledonoj ne plu validas en klada sistematiko ĉar konsiderataj plurkladaj (multoblaj originoj) aŭ parakladaj (neplenaj). Aliaj vivtenis kun kelkaj cikatroj kiel fungoj. Fine certaj senŝanĝe trapasis la ŝtormon kiel animaloj (metazooj) aŭ mamuloj. Ni rimarku, ke ne estis evidente, ke ĉiuj multĉelaj animaloj havas komunan praulon, kiu dispartigas ilin de plantojfungoj.

Estas pluraj teknikaj aliroj por ellabori la kladarbojn :

  • La kladika aliro aparte celas determini la karakterojn proprajn al iu branĉo, kiu signas samparencanon.
  • La fenetika aliro, kiu estas bazita nur sur distancmezuroj inter taksonoj (taksataj kalkulante la diversajn ADN-sekvencojn) sen interpretcelado pri kladogenezo.
  • La probablika aliro kiu starigas la kladarbojn uzante karakterevoluajn modelojn (plejofte molekulaj sed ne devige).

Laŭ la publikaĵoj oni trovas ĉiajn klasifikadojn, de la plej tradicia ĝis la plej renovigita, pasante per diversaj miksaĵoj, ekzemple gardante la kategoriojn sed konsentante kun la freŝaj malkovroj pri kladogenezo.

Specionocio[redakti | redakti fonton]

Grava koncepto de klasifikado ĉiam valida estas la specia. Tiu aro estas rilate bone difinita, almenaŭ por la specioj kun sekshava reproduktiĝo. Specion oni difinas jene : komunumo de vivuloj kapablaj reproduktiĝi inter si, interŝanĝi genetikan materialon kaj naski idojn fekundajn mem (efektive kelkaj individuoj el sama genro sed malsamaj specioj povas doni hibridon, kiu plejofte estas malfekunda). Kaze de senseksa reproduktiĝo, oni larĝsence parolas pri specio kvankam genetika materialo ne estis interŝanĝita. La kazo de vivuloj, kiuj estas lime de vivularo estas ankoraŭ malsama (virusoj, prionoj). Alia malfacilaĵo estas tiu de simbiozoj, kiel ekzemple likenoj, kiuj miksas parton fungodevenan kaj alian fotosintezan de malsama deveno.

Taksonomio, nomenklaturo kaj nomenklaturiko[redakti | redakti fonton]

Oni nomas la speciojn laŭ la dunoma sistemo inventita de Linné. Specinomo konsistigas el latina genronomo kaj latina kvalifikanto specia, sekvata de nomo de la aŭtoro kaj de la kredato. Ekzemple Panthera leo Linnaeus 1758 estas la specionomo de la leono.
La nomojn de vivuloj oni donas laŭ internaciaj regularoj :

La nomenklaturo [1] estas la terminaro de iu sciencoarto; en zoologio, botaniko kaj bakteriologio speciale la nomaro de vivuloj. La nomenklaturiko [2] estas la scienco pri la nomado de la taksonoj.

Rilate al la esperantaj (kaj nacilingvaj) nomoj[redakti | redakti fonton]

La problemo de la esperantigo de la latinaj, naciaj nomoj estas granda, ĉar kelkaj konataj bestoj, plantoj havas tre diversajn naciajn nomojn. Ĉiu popolo rimarkis ebla alian trajton de la besto, planto kaj nomis ĝin laŭ tiu trajto. Ekz. Parus palustris en diversaj lingvoj nomiĝas (post laŭvorta traduko) marĉa paruo, sed la paruo vivas en falfolia arbaro, en aliaj lingvoj ĝi nomiĝas monaĥineta aŭ monaĥa paruo. Kelkaj aŭtoroj nomas ĝin foliarparuo. En scienca, enciklopedia artikolo estas ĉiam proponita la aldono de la latina nomo per kurbaj literoj, tiel ebligante la kontrolon en la nacia lingvo.
Oni ne esperantigas la nekutimajn, preskaŭ nur en la taksonomio uzatajn latinajn nomojn.

Tradiciaj klasigoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Lamarko, Aristotelo jam dividis la bestojn jene:

Jam en 1794 Lamarko plibonigis tiun klasigon laŭ enhavo de sango, kiam ankoraŭ oni ne sciis kio ĝi estas, jene:

Tiu ĉi lasta klasigo oni uzis dum multaj jardekoj. Sed jam antaŭe Lineo distribuis bestojn jene:

Laŭ Lamarko posedo de spino indikas, ke oni havas perfektigitan skeleton kaj organizan planon de ĝi devenan; temas pri superaj animaloj, dum la malsuperaj animaloj malposedas perfektigitan skeleton kaj organizan planon, nome senvertebruloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 789
  2. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 789