Talaso (luno)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Talaso. |
Talaso | |
Natura satelito de Neptuno (IV) | |
Oficiala nomo | Neptuno IV[1] |
Aliaj nomoj | S/1989 N 5 |
Historio | |
Malkovrintoj | Voyager Science Team[1] |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
aŭgusto 1989[1] Kosmoesplorilo Voyager 2[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | (100 150 ± 2) km |
Discentreco | 0,0002 ± 0,0002 |
Klinangulo | 0,21±0,02° (rilate al la ekvatoro de Neptuno); 0,21° (rilate al la loka ebeno de Laplace) |
Periodo | 0,31148444 ± 0,00000006 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
108 × 100 × 52 km 82 ± 6 km (averaĝe) |
Maso - Denso |
~3,5 × 1017 kg ~1,2 × 103 kg/m3 |
Rotacia periodo | Supozeble kaptita |
Aksa kliniteco | Supozeble 0° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~51 K (supozeble) |
Geometria albedo | 0,09 |
Talaso estas la dua plej interna natura satelito de la planedo Neptuno, post Najado. Ĝi estis malkovrita dum aŭgusto 1989, danke al la fotoj senditaj teren de la usona kosmosondilo Voyager 2, la ununura kiu ĝis nun vizitis Neptunon kaj ĝian lunaron. La satelito ricevis sian nunan nomon omaĝe al Talaso, mara diino laŭ la helena mitologio. (La vorto Thalassa, en la greka lingvo, ja signifas "maro".)
Ĝi ricevis sian nunan nomon la 16-an de septembro 1991; antaŭe, ĝi estis ricevinta la provizoran nomon S/1989 N 5.
Talaso posedas neregulan formon, kaj ĝin ne karakterizas ajna geologia aktiveco; temas supozeble pri tutsimpla amaso da eroj el la originaj satelitoj de Neptuno, kies orbitoj grave ŝanĝiĝis post la eniro de Tritono en la neptunan lunaron pro gravita kapto.
La talasa orbito, samkiel tiu de la plej interna satelito Najado, preskaŭ tuŝas la atmosferon de Neptuno, kaj estas aparte malstabila; tajda interago kun Neptuno estas malpliiĝanta ĝian averaĝan alton super la plej altaj nuboj de la planedo, kaj la luno antaŭvideble kolizios kun Neptuno, aŭ diseriĝos kiam la tajda streĉo atingos sojlan nivelon.