Talayuelas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Talayuelas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16320
Politiko
Urbestro José Cid
Demografio
Loĝantaro 910  (2016)
Loĝdenso 8,54 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 51′ N, 1° 17′ U (mapo)39.8493565-1.2837214Koordinatoj: 39° 51′ N, 1° 17′ U (mapo) [+]
Alto 991 m [+]
Areo 106,59 km² (10 659 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Talayuelas (Provinco Kvenko)
Talayuelas (Provinco Kvenko)
DEC
Talayuelas
Talayuelas
Situo de Talayuelas
Talayuelas (Hispanio)
Talayuelas (Hispanio)
DEC
Talayuelas
Talayuelas
Situo de Talayuelas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Talayuelas [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Talayuelas [talaJŬElas] (Gvatoturetoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas talayuelense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 910 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,54 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Talayuelas estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 991 m super marnivelo; je 110 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 106,59 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°50′58″N 1°17′01″Ok.

La klimato estas modere montara, pro ties situo inter la levantenia areo kaj la Altebenaĵo de Kastilio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj el la Bronzepoko, ĉefe de ceramiko. Ŝajne jam kartaganoj ekspluatis minejon el la areo. En epoko de araboj, la regno de Valencio de almohadoj luktis en tiu areo kontraŭ kastilianoj. Laŭ kronikoj, Cido trapasis la lokon unufoje vivanta kaj unufoje mortinta.[1]

Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, post kunsido en Landete en januaro 1811 antaŭ la alproksimiĝo de la francaj trupoj, la Junta de Aragono kaj parto de la Junta de Kastilio decidis kunsidi en Talayuelas, kie ili estos pli sekure defendeblaj. TAmen oni anoncis avancon de la malamiko el Santa Cruz de Moya kaj Landete. Tiele helpe de la lokanoj de Talayuelas, la Junta-anoj fuĝis nokte, malvarmege kaj tr aravinoj al Utiel.

En 1840 estis detruitaj de la karlistaj trupoj la preĝejo kaj la publika gastejo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto al 910, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome aparteco, bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Talayuelas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Talayuelas kie oni falis al la nunaj 910.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj, komerco kaj industrio. Iom da turismo pro la vidindaĵoj el naturaj pejzaĝoj. Estas teatro, bazlernejo, naĝejo, sportejo kaj biblioteko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alfonso X el Sabio (fine de la 13a jarcento). La Estoria de España, eldono de Menéndez Pidal.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]