Talibé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Talibano.

Talibé, de arabe: طالب "(islama) studento aŭ lernanto", estas volofa nomo de islama lernanto de la senegala islama grupo de la Muredoj. Mureda talibé devas subigi sin tute al instruisto kaj ne nur devas lerni islaman lekciaron sed ankaŭ laboradi por sia instruisto, tre ofte multajn horojn ĉiutage, ekzemple en la arakido-kampoj de sia instruisto sen ricevi monan pagon. Labori eble estas pli grave ol lerni.