Talidomido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Talidomido
Plata kemia strukturo de la
Talidomido
Tridimensia kemia strukturo de la
Talidomido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Piperidinila izoindolo
  • Ftalimidoglutarimido
  • Ftaloil-glutamimido
Kemia formulo
C13H10N2O4
CAS-numero-kodo 50-35-1
ChemSpider kodo 5233
PubChem-kodo 5426
Merck Index 15,9403
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 258233 g·mol-1
Denseco 1503g cm−3
Fandpunkto 269 °C
Bolpunkto ‎509.7 °C
Acideco (pKa) 11.59
Solvebleco Akvo:0,545 g/L
Mortiga dozo (LD50) 113 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R21 R25 R46 R61 R62
Sekureco S22 S26 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
06 – Venena substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Danĝera
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H312, H332, H340, H360
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P202, P261, P281, P301+310, P308+313[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Talidomido estas medikamento uzita dum certa tempo (1957...1962) kun nomo Contergan [kontergan'] kiel ripoziga kaj vomig-mildiga kombinaĵo (N-ftalin-glutaminacida amido). Substanco estis malkovrita far kompanio Chemie Grünenthal en jaro 1953. Oni plejparte ĉesigis ties uzon, post ke evidentiĝis, ke ĝi kaŭzas misevoluon de la feto. Multaj patrinoj naskis monstrenaskiton; okazis fokosimila kresko de la membroj, manko de orelo, misformitaj okuloj aŭ manko de intestofina aperturo.

Kemiaj detaloj[redakti | redakti fonton]

Laŭreporte la problemon kaŭzis, ke unu enantiomero de talidomido estas sekura, medicinefika, dum la alia kaŭzas genajn damaĝojn.

Amplekso de skandalo[redakti | redakti fonton]

En okcidenta Germanio naskiĝis inter 1959 kaj 1962 ĉirkaŭ 2'500, en Anglio ĉirkaŭ 500 deformitaj beboj. En Usono uzado de Talidomido estis multe limigita ĉar la substanco ne sukcesis ricevi aprobon ankaŭ ke ties danĝereco evidentiĝis. Oni ne scias ekzakte kiom da deformitaj beboj naskiĝis tutmonde, laŭ divenoj ĝis 100'000 [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Duchefarma (PDF) Arkivigite je 2018-08-01 per la retarkivo Wayback Machine
  2. angle Thalidomide: The Fifty Year Fight, BBC, 2014-05-15