Diskuto:8-a jarcento a.K.

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne kongruus pli -8-a jarcento? -- :) 13 jun. 2003‎

Konsentas. --Vikipediisto:bab 14 jun. 2003‎

Post tio sekvis 19 jaroj da silento. Sed mi ne pensas, ke vortumo -8-a jarcento ene de teksto estus bone komprenebla. Ni eĉ ne uzas la simplajn nomojn kiel -750 rekte en tekston, sed ĉiam skribas pli komplike [[-750|750]] antaŭ nia erao aŭ antaŭ Kristo. Kio tamen ĝustas, estas ke la nomigo antaŭ Kristo ne estas neŭtrala (kvankam fakte la supozata naskiĝo de Kristo estas la bazo de la kalendaro, do la nomigo estas sincera vero). Tamen pli diplomatius pli longe revortumi ĉijn paĝojn kaj kategoriojn pri jaroj, jardekoj, jarcentoj kaj jarmiloj de "... a.K." al finaĵo "... antaŭ nia erao", kvankam tio estos 8 literoj pli. Klaras ke ligiloj kiel 8-a jarcento a.n.e. ŝparus 6 literojn kompare al 8-a jarcento antaŭ nia erao, sed la ŝparo de 6 literetoj estus ridinda, kaj aliflanke preskaŭ neniu leganto konos la ankoraŭ tre nekutiman vortumon 8-a jarcento a.n.e. - ĉar literoj en ekrano ne kostas paperon, bonas ŝpareme uzi nekutimajn mallongigojn kaj prefere skribe facile kompreneble. Sed ĉar la alinomigo de la paĝo kaj kategorioj (alidirektigoj ja restus) tute ne penseblus sen forta subteno de roboto, pro inerteco probable longe restos la formoj "... a.K." ThomasPusch (diskuto) 08:59, 28 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Kaj sincere dirite estas multe pli granda skandalo, ke paĝo kiel tiu ĉi pri tuta jarcento pli ol 20 jarojn post la kreo ankoraŭ havas tute neniun tekstan enhavon, kaj baze ankoraŭ kiel en la komenco simple estas listo de 100 numeroj. Tia listo utilas, sed ne sufiĉas por nomi artikolon artikolo. ThomasPusch (diskuto) 09:06, 28 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi forte konsentas kun via aserto ke a.n.e multege pli taŭgas ol a.K., kaj ĉefe por Esperanto. Sj1mor (diskuto) 11:58, 28 nov. 2022 (UTC)[Respondi]