Diskuto:Aminatou Haidar

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En tiu teksto estis inventita ruĝa ligilo pri vorto "pensarestito" laŭ Amnestio Internacia (AI). Difinan artikolon pri tia nomo mi nenie trovis, nek en vikipedio nek en paĝoj pri AI, tial mi trovas pravigeble ligi al la ekzistanta artikolo pri malliberulo de konscienco. Bonvolu ĉiam kritike juĝi ĉiujn ruĝajn ligilojn, ĉu ili vere devas esti ruĝaj... ThomasPusch (diskuto) 16:59, 11 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Cetere, mi tre inklinas subteni ĉian fervoran propagandon por Esperanto, sed kie ekzakte estas la enhava ligo de la ekstera ligilo www.sahara-esperanto.ueuo.com al la artikolo, krom ke hazarde temas pri la sama lando...??? Se tiel pensi, ni devus aldoni ligilon pri Germana EA al ĉiu teksto pri germana vilaĝo, rivereto, monto kaj insulo, aŭtovojo kaj flughaveno, al ĉiuj germanaj verkistoj, politikistoj, kuracistoj, partioj, libroj, poemoj kaj kantoj, historiaj dukoj kaj duklandoj, reĝoj kaj reĝlandoj kaj iliaj princoj kaj princinoj, al aktoroj, reĝisoroj, filmoj kaj popmuzikistoj, kaj al ĉiuj kristanaj preĝejoj, sinagojoj, burgoj, kasteloj kaj urbodomoj ktp ktp ktp ... Eble mi ne atente legis la paĝaron www.sahara-esperanto.ueuo.com kaj ne trovis la esperantlingvan artikolon pri Aminatou Haidar en ĝi, sed eble enhava ligo tute ne ekzistas. ThomasPusch (diskuto) 17:10, 11 okt. 2022 (UTC)[Respondi]