Diskuto:Angelroda

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ankoraŭfoje: ne eblas simple al iu fremdlingva vorto alglui esperantajn finaĵojn. Ne eblas skribi "dinastio de Witzlebenoj" aŭ "Witzlebena dinastio" - kaj tute ne necesas: la vortumo "dinastio de familio Witzleben" eblas, ĉar tie la unuopaj vortoj apartenas al unu lingvo, aŭ al Esperanto aŭ al la germana. Eĉ en la germana, en kiu tre ŝatatas uzi fremdajn vortojn, ne eblas simple ene de germana vorto enkonstrui literojn tute ne ekzistantajn en la germana lingvo: la vorto ĉokolado germane estas "Schokolade", ne "Шokoлad€", kaj samkiel unuopaj cirilaj literoj en germana vorto ne eblas, ene de esperanta vorto neniel eblas litero "W" - sed ankaŭ "viclebenoj" ne estus valida esperanta vorto, ĉar ĝi estus persone elpensita literokombino, trovebla en neniu vortaro. Kaj ankaŭ tie la germana ne estus pli tolerema: "die witzlebnische Familie" estus same malĝusta kiel "Witzlebena dinastio". ThomasPusch (diskuto) 22:39, 27 dec. 2022 (UTC)[Respondi]