Diskuto:Bad Langensalza

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni provu singarde meti ruĝajn ligilojn, kaj se meti, sindevigi laŭeble baldaŭ bluigi tiujn ligilojn... Kio do estas pri biografiaj artikoloj pri la ruĝaj nomoj Bernardo, Henriko kaj Frederiko? Se ili ene de ni diru duonjaro ne kreiĝos, ĉu eble pli sencas forpreni la ruĝajn internajn ligilojn, kiuj - se daŭre ruĝaj - ja estas informaj sakstratoj, kiuj gvidas nenien? ThomasPusch (diskuto) 17:13, 11 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Pasis unu jaro kaj duono, nenio kreiĝis, kaj ne antaŭvedeblas ke tio ŝanĝiĝos. Mi do forprenas la ruĝajn ligilojn. ThomasPusch (diskuto) 20:13, 28 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Kaj kiu elpensus frazojn kiel
"En 1212 sieĝitis Kastelo Dryburg fare imperiestro Oto la 4-a (Sankta Romia Imperio) mallongan tempon" ??
La ideo de Esperanto estas esti komunikilo, do frazoj estu laŭeble simplaj, ne sen neceso torditaj. Do estas
"En 1212 soldataro de la imperiestro Oto la 4-a sieĝis la kastelon Dryburg".
Aldono de "soldataro" aŭ "armeo" necesas ĉar li ne sieĝis la kastelon tute sole. Pli bone estu sen malklara indiko de "mallonga tempo", ĉar kiu estas tempo mallonga por sieĝo? Sieĝo de duonhoro aŭ duontago ne estus sieĝo, kaj sieĝo de tri monatoj por la kaptitoj certe ne estas mallonga... Aldono de "du semajnojn" aŭ "dek tagojn" estus en ordo, sed "mallongan tempon" donas nenian informon. ThomasPusch (diskuto) 20:30, 28 sep. 2022 (UTC)[Respondi]