Diskuto:Beverly Hills

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj aldone en la teksto ne necesas, ĉar ili jam notiĝas en la informkesto kaj tute supre en la paĝo. Tro ofte ripeti saman fakton ne utilas, despli se la indikoj ne samas... (!!) ThomasPusch (diskuto) 17:50, 18 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Pri la ĉapitro "Geografio"[redakti fonton]

La ĉapitro "Geografio" nun tekstas:

Citaĵo
  Geografio
La averaĝa enspezo je domo estas 70.945$ jare kaj ĉe familioj 102.611$. La viroj lukras averaĝe 74.004$, dum virinoj nur 46.217$. La pokapa enspezo de la urbo estas 65.507$. 

La tri frazoj ne bone kompreneblas. "Lukro" ne estas en vikipedio. PIV klarigas ke ĝi estas "enspezo ricevata de iu por lia laboro", do en pli kutimaj vortoj tradukeblas al salajro. Do eblus revortumi la duan frazon per "Viroj salajras averaĝe 74.004$ dum jaro, dum virinoj nur 46.217$", aŭ malpli koncize "Viroj ricevas averaĝan jaran salajron de 74.004$, dum virinoj nur 46.217$". Sed ĉu la unua frazo estas informo nur por ludonantoj de domoj en Beverly Hills??? Ĉu tiaj homoj ne ĉiukaze orientiĝas pri la prezoj, kiam ili aĉetis domojn kaj loĝejojn por ludoni ilin? Eble "averaĝa elspezo je domo" celus pli normalajn homojn. Sed de kiam estas la nombroj? De kie ili fontas? Kaj kiel kompreni la aldonajn vortojn "ĉe familioj"? Eble la tri frazoj simple celas esprimi la juĝon aŭ antaŭjuĝon: "La vivo en Beverly Hills estas multekosta". Sed tamen necesas pli ekzaktaj informoj, kun referencoj. Kaj fakte la ĉapitra titolo "geografio" ridindas, ĉar al "geografio" tiuj informoj tute ne rilatas. - Mi provizore malvidigas la tri frazojn. ThomasPusch (diskuto) 18:12, 18 dec. 2022 (UTC)[Respondi]