Diskuto:Bona-nokta rakonto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonan-nokton-rakonto[redakti fonton]

Dankon por nova artikolo pri agrabla temo! Ĉu ne la titolo estu "Bonan-nokton-rakonto"? La rakonto estas ligita al la deziro "Bonan nokton", per kiu ĝi kutime finiĝas. - Sincere, Moldur (diskuto) 07:59, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

@Moldur: Iusence vi pravas. Mi simple sekvis ruĝan ligilon en la konstruata artikolo Īga de Super nabla, kaj bluigis la ruĝan ligilon. Sed sincere dirite la "pli ĝusta" titolo "Bonan-nokton-rakonto", pri kiu mi ankaŭ pensis dum la verkado, al mi aspektas tre stranga kaj nekutima, ĉar akuzativoj meze de vorto ne oftas. Eble mi simple matene silente trinkas mian "Bonan-matenon-kafon", kaj ne aŭtisme alparolas ĝin "Saluton, kara Bonan-matenon-kafo" kaj nur pro tio ankoraŭ neniam aŭdis la vorton "Bonan-matenon-kafo"... Ne, serioze: Mi dirus de "Bona-nokta rakonto" ankaŭ pravigeblas, ĉar mi esperas ke post ĉiu rakonto vere sekvos bona nokto (ne nur la akuzative esprimita deziro pri tio). Ankaŭ la ligo de du adjektivoj per streketo ankoraŭ estas nekutimeta, sed se oni anstataŭ "bluverda koloro" decidas skribi "blua-verda koloro", tio gramatike same eblas, kaj pri la infana rakonto la alternativo sen meza a-vokalo laŭ la modelo "bluverda koloro", do "bonnokta rakonto", sendube estas ekster konsidero, pro la konfuzigo de du n-konsonantoj rekte kungluitaj. Do mi dirus ke la vorta propono "Bona-nokta rakonto" de Super nabla, kiu metis la ruĝan ligilon al sia artikolo, ja estas sekvebla. Aŭ ĉu al vi kapo venas pliaj ĉiutagaj vortoj kun akuzativo meze de vorto? Plej bone tuj kun citebla reta referenco {{{1}}}... Ne, kompreneble mi ne insistas pri citebla referenco. ThomasPusch (diskuto) 10:30, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Jen eta mane plukita kolekto, kun referencoj: sindona https://en.wiktionary.org/wiki/sindona, sinmortigo https://en.wiktionary.org/wiki/sinmortigo, bonantagulo https://en.wiktionary.org/wiki/bonantagulo, nenionfara Ludoviko la 5-a (Francio), ĉiomanĝanto/ĉionmanĝanto/ĉionvora Emajlo (dento), ĉionscieco, ktp. Do envorta akuzativo, kvankam ne tre ofte, tamen sendube ja kelkfoje okazas.
"Blua-verda koloro" ne vere paralelas, ĉar ĝi havas alian gramatikan strukturon: La adjektivo "blua" celas al "koloro" kaj ne al "verdo".
Al mi, la formo "bona-nokta rakonto" sentiĝas stranga. Mi certe preferus ŝanĝi ĝin al io pli taŭga. Pli normala estus "bonnokta rakonto", kiun vi mem mencias. Renkonto de du samaj konsonantoj estas ja tute normala afero - ĝi okazas tuttage, sammaniere en sennombraj radikkunmetaĵoj, ĉu en dommastrumado, ĉu en rolludo, ĉu en Interreto.
Se ne bone funkcias io kun "bona nokto", do eble "enlitiga rakonto"? - Sincere, Moldur (diskuto) 13:10, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]