Diskuto:Bonn

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Chu estas "Bonn", "Bonno" auh "Bono"? --la demandon metis sen subskribo IP-posedinto 80.200.167.197 je 20:38, 14 aŭg. 2006‎

Malfrua respondo, kvankam jam respondis la demandon la apartigilo super la artikolo: Germane kompreneble estas "Bonn", kaj ekzistas esperantlingva formo "Bonno", ekzemple laŭ Plena Ilustrita vortaro de Esperanto el 2020, same jam en la eldono de 1970 (p. 119). "Bono" principe kompreneble estas simple la kontraŭo de "malbono", tamen la vorto kiel urbonomo ankaŭ dum la lastaj jardekoj neoficiale uziĝis kiel esperanta vorto de la franca urbo Beaune - prononco [BO:N], laŭ IFA [bon] Pri tiu ĉi sono aŭskulti kun alispeca kaj multe pli longa vokalo ol en Bonn [bɔn] Pri tiu ĉi sono aŭskulti. ThomasPusch (diskuto) 23:14, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Arkiva noto[redakti fonton]

Laŭ la protokolo de la artikola historio, la artikolo je la 30-a de junio 2008 elektiĝis leginda. ThomasPusch (diskuto) 05:04, 4 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Neneŭtrala prezento de "Esperanto en Bonn"[redakti fonton]

La ĉapitro pri "Esperanto en Bonn" aspektas neneŭtrala, ĉar ĝi ŝajnas verkita el vidpunkto de Thomas Pusch, kiu ja multege laboris por la movado en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. Sed la unua gvidanto de la oficejo de GEJ kaj GEA en Bonn estis Bernhard Pabst, kaj la oficejon en Berlino GEJ "heredis" de la Esperanto-Junularo de GDR... --Ulrich Matthias 13:16, 17. Aŭg 2007 (UTC)

La ĉapitro pri "Esperanto en Bonn" ne estu tro longa kompare kun la aliaj ĉapitroj pri urbaj aspektoj, kaj pro la koncizeco eble ŝajnas trosimpligita. Sed ĝi ne malĝustas:
  • La unua GEA-dungito en la oficejo en Bonn inter decembro 1986 kaj decembro 1987 vere estis Bernhard Pabst, dum mi estis GEJ-estrarano inter alie pri la oficejo, kaj ni du dum tiuj unuaj monatoj estis la oficejaj motoroj, ĝis Bernhard demisiis, kaj mi kolektis novan, pli grandan teamon kun Claudia Hamelbeck, Martin Haase, Marko Lins, iom poste Klaus Dahmann kaj aliaj.
  • La oficejon de la Esperanto-Junularo de GDR en Berlino ĉefe konstruis Adrian Bourcevet el Berlino kaj mi el Bonno, kun kelkaj helpantoj kaj de la okcidenta oficejo kaj el Berlino (precipe Torsten Bendias, kvankam ne tre ofte, kaj poste Heidi Schiller) - bonnanoj aĉetis, trenis kaj konstruis la IKEA-meblojn, organizis faksilon kaj komputilon, adaptis informilojn, kontaktis kun aliaj GDR-aj junularaj asocioj en la konstruaĵego Zollernhof (la eksa centralo de la ŝtata GDR-a junularo FDJ, vidu paĝon ANDJ) ktp. ... kaj Adrian (kiu plurfoje staĝis kaj volontulis en Bonno) kaj ili konsidereblas la konstruintoj de la orienta oficejo.
Sincere, ThomasPusch 20:10, 16. Sep 2008 (la artikolon, kiu baze ekestis la 4-an de februaro 2007, cetere ne verkis mi, sed sendube iu kun bonaj lokaj konoj)
Plia aldono 14 jarojn pli poste: La suprajn asertojn sendube eblus referencigi per la publikigitaj jaraj estraraj raportoj de GEJ, kiuj tamen estis verkitaj nur por la asociaj delegitoj en la jarĉefkunveno de la asocio, kaj doneblis ankaŭ al pliaj demandantaj membroj, kaj ne estas publikigitaj en la interreto. Pri la supraj asertoj aparte gravus la jaraj estraraj raportoj de 1987 kaj 1990. Krome iujn detalojn eble ankaŭ reflektas la membrobulteno, kiu tiam nomiĝis "GEJ-gazeto", kaj ankoraŭ estis artikolo pri la konstruo de dua oficejo kaj la agado de 1990 kaj 1991 en la revuo Esperanto de UEA, mi kredas ke en 3/1991. La jareldono 1990 de tiu revuo eĉ estas nun elŝutebla el la UEA-servilo, sed 1991 ne, kaj mi persone devas konfesi ke mi havas neniun de tiuj publikaĵoj plu. ThomasPusch (diskuto) 23:54, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Pri la ŝablono "sen fontoj" de decembro 2012 kaj somero 2018[redakti fonton]

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Do: Ĉu estas klare dubebla aserto en la artikolo? ThomasPusch (diskuto) 22:31, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Sendepende de tio, ke ne konkretiĝis kiuj informoj de la artikolo povus konsideriĝi dubindaj, mi nun aldonis kvin pliajn referencojn. Ĉiuj germanlingvas, kaj ne utilas amase vastigi tiujn fakte ne-postulatajn referencojn ĉiujn en lingvo alia ol Esperanto. Sed pri esperantlingvaj fontoj - vidu supre ("plia aldono 14 jarojn pli poste") - kompreneble la problemo estas ke unue redaktanto devus havigi al si la paperajn dokumentojn el asocia arkivo, kaj eĉ se tio sukcesas, tiam leganto ne povus kontroli la referencojn, krom se la leganto same el arkivo elfosas la paperojn. Tamen, sep referencoj en simpla artikolo estas pli ol la averaĝo: mi do forprenas la ŝablonan plendon, ke estus tute neniu referenco. ThomasPusch (diskuto) 07:44, 4 dec. 2022 (UTC)[Respondi]