Diskuto:Boreliozo Lyme

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karaj Geamikoj!

Iu sukcese forigis miajn proprajn, du bildojn. Tiamaniere la subskribo de la tria bildo, transprenita el la angla Vikipedio, fariĝis erara... Restis la subskribo de mia propra bildo, sed aperis klasika, bovokulo-forma eritemo. Nun mi provis ŝanĝi la subskribon, - sed sensukcese...

Miaj propraj bildoj demonstris la efikon de la antibiotiko: - ene de 24 horoj aperis malgrandaj, ruĝaj makuloj dise, sur la haŭto, montrante la disfalon de borelioj. La organismo reagis per inflamo, do per apero de tiuj ĉi ruĝaj makuloj. Ene de aliaj 48 horoj la malgrandaj makuloj tute malaperis, montrante ke ne temis pri alergia reago.

Mi ne dubas, ke la korektoj estas bonintencaj.

Sed - kiel oni diras - "eĉ la vojo kondukanta al infero estas pavimita per bona intenco"...

Amike, Muelisto (d-ro Ludoviko Molnár, fakkuracisto de la infektaj malsanoj, pediatrio kaj radiologio, prezidanto de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo) 27 okt. 2010 17:15 UTC‎


@Muelisto: Estimata, mi ĵus legis vian frustitan noton de antaŭ jam 12 jaroj, kiun evidente neniu administranto antaŭe vidis - kompreneble, kun pli ol 300 000 artikoloj, same multaj diskutpaĝoj kaj multaj aldonaĵ ŝablonoj kaj subpaĝoj kompreneble ne ĉiu el la eble dek administrantoj daŭre povas patroli unu paĝon post la alia - despli, ke administrantoj estas tute normalaj redaktantoj kiuj baze investas sian tempon en redaktado, nur havas iujn aldonajn rajtojn por flanke helpi al aliaj. Tamen, estante vikipedia administranto, mi povas reaperigi viajn du dosierojn, kies unua - mi ĵus kontrolis - forpreniĝis la 18-an de oktobro 2010 kaj la dua la 2-an de novembro. Kialo estis ke la du fotoj ne havis liberan licencon, kiu necesas por estado de bildo en vikipedio. Mi ne scias, ĉu la forpreninto ne avertis vin - tio estus tre kontraŭlabora, sed nun jam ne plu gravas. Mi reaperigos la du bildojn, se vi promesas tiam ensaluti per via kutima vikipedia nomo kaj laŭeble rapide metas al la paĝo la jenan tekstoblokon: {{Cc-by-sa-all}}

Se vi ne jam faris, vi povas ankaŭ enkopii kaj plenigi la jenan blokon:

{{Informo por dosiero
| priskribo     =  
| fonto         = 
| aŭtoro        = 
| dato          = 
| permeso       = vidu sube
| aliaj versioj = 
| rimarkoj      = 
}}

{{Cc-by-sa-all}}

Se vi ne sufiĉe rapidas, la bildoj jam estos denove forprenitaj. Tial mi atendas vian respondon, antaŭ ol mi faros ion. ThomasPusch (diskuto) 14:36, 2 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Povas esti ke poste iu alia transportos la bildojn al la tielnomata "vikimedia komunejo", kun tia licenco ankaŭ tie ne estas risko ke ili rapide forpreniĝas. Por la artikolo kaj por la fotoj ne estas diferenco kie ili estas, sed avantaĝo estas ke en la "vikimedia komunejo" ankaŭ aliaj lingvoversioj povas uzi ilin. Sed estis bonŝanco ke vi alŝutis la bildojn ĉi-tie, intertempe tio jam ne plu tiom facile eblas, ĉar principe ĉi-tie pli simplas restarigi forigitan foton ol en la "vikimedia komunejo". ThomasPusch (diskuto) 14:43, 2 jan. 2023 (UTC)[Respondi]