Diskuto:Charles Dickens

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fine de la artikolo aperas ruĝa averto "Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <", sed mi trarigardis lupee la tutan artikolon kaj mi ne trovis tion.--kani (diskuto) 11:42, 23 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Tio devenas de la aldonita ŝablono {{ADLM}} - mi provis rigardi sed ne kapablas korekti ĝin. --Dominik (diskuto) 11:50, 23 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
La esprima eraro malaperas se oni aldonas "|kat=ne" al la ŝablono, sed mi ne scias la konsekvencojn. --Dominik (diskuto) 15:24, 23 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton, @Dominik kaj Kani:. Ŝajnas esti iu fuŝo en la ŝablono {{ADLM}}. Sed bedaŭrinde pri {{#time: estas malpli sperta ol pri normala ŝablona kodo. :-( Do, mi eble devos ie legi en helpopaĝo, sed verŝajne ekster nia vikipedio.
Ja ekde kelkaj jaroj helpaj paĝoj estas preskaŭ ne plu flegataj. Unue, ĉar sufiĉe lerta uzanto ekde 2013 forestas, kiu parte faris tion kaj due, ĉar la evolu-ciklo de la programaro paŝas por niaj malmultaj uzantoj, kiuj povus tion fari, tro rapide. --Tlustulimu (diskuto) 16:54, 23 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus korektis la ŝablonon {{ADLM}} komparante similajn komparojn surbaze de la malkomponila aldono {{#ifexpr: kaj iom da {{#time:. Ial estis malsama litero en la ŝablona kodo, foje W kaj foje m. La malsupra parto kun m kaŭzis la erarmesaĝon, verŝajne, ĉar {{#time: ne konas tion en la uzita konstruo. Nun la erarmesaĝo malaperis el la artikolo kaj malsupre aldoniĝis eĉ plia kategorio. --Tlustulimu (diskuto) 17:37, 23 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Gratulon. Tio supre por mi estas volapukaĵo. Mi supozas, ke se la sama eraro aperis en aliaj similaj artikoloj, ankaŭ en tiuj malaperis la eraro. Dankon.--kani (diskuto) 01:32, 24 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Nedankinde, Kani :-) Ankaŭ mi esperas, ke sama fuŝo en similaj artikoloj jam malaperis. --Tlustulimu (diskuto) 13:28, 24 feb. 2021 (UTC)[Respondi]