Diskuto:Dominika Respubliko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Domingo)

Uzo de Domingo anstataŭ Dominika Respubliko[redakti fonton]

Kial tiu malinternacia formo Domingo anstataŭ Dominikio? Narvalo 12:07, 26. Dec 2006 (UTC)

Ŝajnas, ke ne ekzistas iu ajn esperantisto en Domingo, kiu povus protesti:) Narvalo 12:37, 26. Dec 2006 (UTC)

Vidu la ĵus de mi verkitan sekcion pri la nomo. Marcos 17:12, 9. Jun 2007 (UTC)
Neniu alia lingvo uzas la nomon "Domingo" por "Dominika Respubliko" - --Dominik 10:31, 10. Apr 2009 (UTC)


En Domingo#Nomo diras:"la listo Landoj kaj lingvoj de la mondo de Bertilo Wennergren rekomendas la nomon Domingo."
Tamen, la ligita paĝo de Bertilo Wennergren uzas "Dominika Respubliko". Mi korektos la priskribon. - Ryoho 03:56, 2. Maj 2010 (UTC)

Propono ŝanĝi la titolon al "Dominika Respubliko"[redakti fonton]

La Akademia Listo de Rekomendataj Landnomoj de 2009 rekomendas la formon "Dominika Respubliko" kaj do nuligis la antaŭan Akademian rekomendon de la formo "Domingo". Dum PIV listigas ambaŭ formojn, ĉiuj aliaj gravaj fontoj por landnomoj konsentas pri la formo "Dominika Respubliko": La Akademio de Esperanto, UEA, Monato kaj ReVo donas preferon al la formo "Dominika Respubliko". La formo "Domingo" kompreneble plu estu menciata kiel alternativa formo, sed mi ne vidas kialon por tio, ke la Vikipedio preferu ĉi tiun malpli internacian formon. Marcos (diskuto) 13:28, 25 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Jes, ni nepre ŝanĝu tion kaj uzu unuavice la formon "Dominika Respubliko". Estus do bone, se iu ŝovus la artikolon tien (kion povas fari nur administranto). --Ulrich Matthias (diskuto) 15:19, 29 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Konsentite. Mi do movas la artikolon komencitan en 2002, kiu ĝis nun sekvis la Akademian rekomendon 1989-2009, de titolo "Domingo" al titolo "Dominika Respubliko". ThomasPusch (diskuto) 21:16, 15 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Vi tamen konscias, ke lige al tia baza nomŝanĝo de lando en enciklopedio ankaŭ necesas ankoraŭ adapti multajn kategoriojn kaj paĝojn. Tion ne nepre devas fari administranto, sed povas fari ĉiu sperta redaktanto, Mi tamen jam nun movis la plej bazajn kategoriojn al la nova nomo. Sed ja ne sufiĉas nur ŝanĝi la kategorio-nomon, sed necesas samtempe unuope ŝovi la tutan enhavon. Do ankoraŭ restas laboro! ThomasPusch (diskuto) 22:31, 15 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Standarto por informkestoj[redakti fonton]

Ĉe la nuna versio la informkesto estas kreita de HTML tabelo! Aliaj landoj havas Geokesto lando "

Dominika Respubliko
lando

".

Oni bezonas modernigi kaj standartigi kaj la aplikaĵo kaj la aspekto. Sj1mor (diskuto) 14:43, 9 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

HTML Tabelo[redakti fonton]

Konsideru forigi. Sj1mor (diskuto) 06:39, 26 sep. 2022 (UTC)[Respondi]