Diskuto:Dormiĝo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dormiĝo estas stulta vorto[redakti fonton]

Mi pensas ke "dormiĝo" estas stulta termino por tiu ĉi fenomeno. En Esperanto, (en)dormiĝo oni nomas la procedon kiu okazas ĉiuvespere kiam iu animalo komencas dormi. Tio, pri kio temas ĉi-artikolo, estas tute malsama de dormo je fiziologio kaj ekologia kaj evolua rolo. Se vi volas rekte traduki la vorton "dormancy" de la angla (kaj samradikajn terminojn en aliaj eŭropaj lingvoj), ĝusta termino estus dormanteco, t.e. dormanta stato. Mi ne tro ŝatas ĝin, sed almenaŭ oni ne miksus ĝin ken vera dormo. Aliaj uzeblaj neneologismaj vortoj estas kvietstato kaj hipobiozo.--Goren (diskuto) 01:57, 3 Jan. 2016 (UTC)

Mi konsentas kun Uzanto:Goren, ke «dormiĝo» estas tute maltaŭga vorto por ĉi tiu nocio. Mi malkonsentas, ke dormanteco estas estas taŭga — ja ne temas pri dormo. La esperanteca maniero imiti la anglan «dormancy» estus dormumo (fakte, en «dormiĝo» ties aŭtoro misuzas la sufikson -iĝ por tiu celo, por kiu Z enkondukis la sufikson -um). Samkiel Goren mi preferus nomi tion hipobiozo (kaj la sekvan gradon, anabiozo); por kvietstato NPIV donas kviecon; kaj kp diapaŭzon.--Sergio (diskuto) 01:39, 1 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

De kie venas la vorto hipobiozo? Guglo donas nur unu trafon. Dumtempe mi serĉas por konvena esprimo al germana "https://de.wikipedia.org/wiki/Sommerruhe " somera kvieto, dormo. Narvalo (diskuto) 13:43, 21 jan. 2021 (UTC)[Respondi]