Diskuto:Ernest Archdeacon

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi pridubas la unuan duonon de la frazo:

"En 1896 Archdeacon kunfondis la Automobile-Club, kiu estis energie antaŭenpuŝonta la uzadon de aŭtomobilo, kaj krome en 1998 kunfondis la nacian aviadan klubon Aéro-Club de France."

La alilingvaj artikoloj amplekse mencias lian kunfondon de la nacia aviada klubo Aéro-Club de France kaj pluraj ankaŭ mencias lian esperantistecon kaj UFE-prezidantecon en 1926, sed pri kondo de aŭtomobila klubo tenas nenie. Laŭ mi povus temi pri konfuziĝo kun la fondo de la aviada klubo du jarojn poste. Sed mi ne scias, nur pridubas la supran aserton, pri kiu mi ankoraŭ ne trovis referencon. Se iu alia havas tian, bonvenas aldono al la teksto kaj ĉio bonas. ThomasPusch (diskuto) 13:48, 16 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Laŭ la franca vikipedia artikolo pri la Automobile Club de France (ACF), pri kiu devus temi ĉi tie, ĝi estis fondita la 12-an de novembro 1895 en hotelo de la 8-a arondismento de Parizo, fare de Jules-Albert de Dion, Étienne van Zuylen, Edmond Récopé kaj Paul Meyan. Neniu Ernest Archdeacon ĉi tie, kaj la dato nur preskaŭ, ne ekzakte, kongruas kun la aserto en la esperantlingva frazo. ThomasPusch (diskuto) 13:56, 16 apr. 2023 (UTC)[Respondi]


Kompreneble la eblajn paperajn referencojn en

  • Avril, Georges, 1948 : Unu horon kun viro de progreso - Apostolo de aŭtomobilo, aviado kaj de Esperanto [intervjo kun Ernest Deutsch-Archdeacon]. En: Franca Esperantisto 1948, 16-a jaro, n-ro 94 (4), p. [3-4]
  • 1950 : Ernest Archdeacon. Franca Esperantisto, 17-a jaro, n-ro 109, januaro-februaro
  • Aviado (En: Internacia Konferenco "Esperanto en Moderna Vivo", Esperanto en lernejoj, sciencoj kaj teknikoj, internacia trafiko, intelektaj interŝanĝoj, eld. de Baudet, André, p. 66 - 67)
  • La mistero de nia surtera ekzisto (E. Archdeacon. Esperantigita de André Caubel. - Beauville: SAT-Broŝurservo, Laŭte!, 1993, 27 p.)
  • Ch. Mauricheau-Beaupré: Versailles, Malmaison, St-Germain-en-Laye (Esperanta traduko de E. Archdeacon). Antaŭparolo de André Pératé. - Parizo: Patras, [s.j.]. - 48 p., [39] folioj : multaj ilustraĵoj)

mi de distance ne povas kontroli.

En Pourquoi je suis devenu espérantiste (Kial mi fariĝis esperantisto), kiu legeblas rete pro helpo de la Interreta Arkivo, mi en supraĵa tralego (temas pri pli ol 260 paĝoj) ne trovis konfirmon. Laŭ la nuna informstato, mi proponas provizore elpreni la dubindan duonfrazon "En 1896 Archdeacon kunfondis la Automobile Club" - se ĝi konfirmatas per fidinda referenco (ne nepre devas esti reta dokumento, ankaŭ papera referenco sufiĉas, se konkrete nomata kun paĝo), ja eblas reenpreni la duonfrazon!

Aŭ eĉ pli kompromise: konsiderante ke la ĉefa fondinto de la aŭtomobila klubo du jarojn pli poste ankaŭ estis inter la kunfondintoj de la aviada klubo de Archdeacon, kiu pruvas ke Archdeacon persone konis fondintojn de la aŭtomobila klubo, eblas mildigi la supran duonfrazon al "En 1896 Archdeacon membriĝis en la ĵus fondita Automobile Club de France, kiu estis energie antaŭenpuŝonta la uzadon de aŭtomobilo, [...]". Tio tute kredeblas kaj ne kontraŭas al iu fonto. ThomasPusch (diskuto) 14:14, 16 apr. 2023 (UTC)[Respondi]