Diskuto:Esperanto kaj Libera Scio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Biografioj[redakti fonton]

Eble indus krei biografiojn de la estraranoj de ELiSo, kiuj ne havas ĝin.

  • Ivan Camilo Quintero Santacruz
  • Juan Sebastian Quintero Santacruz

sed mi ne scias kiel kontakti ilin 😢 JabieroKubo (diskuto) 01:02, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

@JabieroKubo: Etajn (tre koncizajn) biografietojn de funkciuloj ni kreas ĉe https://esperanto.wiki/teamo/ . Mi jam petis aliajn funkciulojn por provizi siajn biografietojn kaj aldonos ankaŭ kontakt-eblojn. --KuboF Hromoslav (diskuto) 12:18, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Vikipediaj salutnomoj[redakti fonton]

Aldonindas la vikipediaj uzantopaĝoj de la estraranoj tiel ke oni ankaŭ sciu, kiuj ili estas en vikipedio, ĉu? Cetere mi nur konas tiun de Michal Uzanto:KuboF Hromoslav. JabieroKubo (diskuto) 01:02, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Tiu afero estas fakte persona datumo, kiu estas protektata per pluraj leĝoj. Civitanaj nomoj de ĉiuj funkciuloj de Esperanto kaj Libera Scio estas konata. Sed uzantomono estas konata nur de tiuj, kiuj eksplice permesis tion. Listo videblas ankaŭ ĉe m:Esperanto kaj Libera Scio#People. --KuboF Hromoslav (diskuto) 12:22, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

ELiSo havas "Estraron" kaj "Revizian komisionon". Estas neniu "Komitato" en ELiSo. Vi povas vidi ĉe https://esperanto.wiki/teamo/ . Iu bonvolu korekti. (mi mem estas prezidanto de la organizo, do en konflikto de interesoj, tial mi prefere ne faras enhavajn ŝanĝojn en la artikolo). --KuboF Hromoslav (diskuto) 12:26, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]