Diskuto:Fasonado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gratuloj!

  • 1)jen utila artikolo, kiu malfermas al interesaj fakoj
  • 2)estas bonega sinteno uzi tiun terminon, kaj ne la neologisman "dezigjno", jen progreso kaj plifortigo de E-o sur bonaj bazoj.

Kunigu de artikoloj[redakti fonton]

Mi proponas kunigi ĉi tiun artikolo kun la samtema artikolo "dezajno" sub la titolo "fasonado". PIV proponas la novradikon "dezajno" (nun uzatan ĉi-artikole), dum ReVo proponas "dizajno". Neniu el la du formoj jam vere enradikiĝis en la Esperanta lingvouzo. Aliflanke, la vorto "fasonado" bone esprimas tiun ideon per Fundamenta radiko. (ReVo donas al "fasoni" nur vesto-rilatan signifon; sed jam ĉe almenaŭ unu uzo de la vorto fare de Zamenhof – kaj tre multe en la nuntempa lingvouzo – la signifo estas pli vasta, kiel ankaŭ indikas PIV.) Marcos 20:53, 26. Jul 2009 (UTC)

Mi nun kunigis la du artikolojn laŭ mia ĉi-supra propono. Marcos 18:57, 25. Dec 2009 (UTC)

Kompreneble temas pri dezajno[redakti fonton]

Diskutoj pri la ĝusta termino jam okazis ĉi tie jam antaŭ multaj jaroj kaj kondukis al konsento pri "dezajno". Tion subtenis kaj subtenas kaj la evoluo de la reala lingvouzo kaj PIV. La ŝanĝo al "fasonado" estas laŭ mi nepravigebla kaj mi pledas por tio, redoni al la artikolo ĝian nomon "dezajno".

Montanesko 20:40, 13 Jan. 2012 (UTC)

Ĉu vi povas prezenti ligilon al la tiama pri-termina diskuto?
Mi ofte renkontas "fasonado" en tiu senco uzata de diversaj spertaj Esperantistoj. Do laŭ mia sento, la reala lingvouzo subtenas "fasonado" almenaŭ same forte kiel ĝi subtenas "dezajno". Aldone, "dezajno" estas apenaŭ pli kutima ol la konkurenca "dizajno". Ĉiuokaze, kaj "dezajn/" kaj "dizajn/" estas neoficialaj radikoj, dum "fason/" estas Fundamenta radiko, kaj pro tio havas multe pli firman statuson en la lingvo. Mi do forte kontraŭas reŝanĝon de la titolo al "dezajno". Marcos 17:23, 14 Jan. 2012 (UTC)

Ankaŭ min interesas relego de la tiama diskuto. Ĉu eblas, ke ĝi malaperis dum la supre menciita unuigo de du artikoloj? Montanesko (diskuto) 00:47, 24 Feb. 2012 (UTC)

La antaŭa diskuto laŭ mi neniel malaperis, sed facile legeblas tie. Mi ne prenas starpunkton, sed nur koncize reagas al la ĉi-tie neresponditaj demandoj de Marcos kaj Montanesko... ThomasPusch (diskuto) 21:18, 2 Jan. 2013 (UTC)

dezajno denove aperas en la PIV, tial mi aldoni gxin denove: https://vortaro.net/#dezajno --Stefangrotz (diskuto) 08:38, 21 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Malkunigu artikolojn[redakti fonton]

Se la Esperanta Akademio akceptis la neologismon dezajno (aŭ iama dizajno, kiu nun malaperas en NPIV), estis laŭ la "ora regulo" de "neceseco kaj utileco". Do dezajno havas iomete malsaman signifon ol fasonon. Se oni legas atente la difinojn en la vortaroj: fasono estas formo kaj aspekto de artefarita objekto, dum dezajno estas projekto pri farota objekto kun funkcitaŭga kaj estetika valoro. Laŭ mi, necesas do krei du malsamajn artikolojn:dezajno kaj fason(ad)o. Se ne, Esperanto ne bezonas tri-terminojn por samaj konceptoj !-- DiCORN la 27-a de aŭgusto 2015, 14:45 (UTC)