Diskuto:Fischer (apartigilo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu liste estas malbona ŝerco, ĉu? Kiu naivulo pensas, ke funkcius blinde kopii listegon de la germana vikipedio ĉi tien, sen konsideri kion oni faras.

  • Gunnar Fischer (1910–2011), estas sveda kameraisto. Bone, tie la vorto bluas, do teksto ekzistas, ni vidu pri tiu sveda kameraisto, sed ne, Gunnar Fischer estas germana esperantisto ankoraŭ tute vivanta.

ktp ktp ktp (kaj la nomo "Edmkaj Fischer" anstataŭ "Edmund Fischer" estas speciala paneo...)

Kian sencon havas tia listo, en kiu 19 el 20 ligiloj tute ne ekzistas?? ... Kaj pri la resto ankaŭ ne eblas fidi, ĉar ankoraŭ estas fuŝoj! Unu ebleco estas simple malvidigi ĉiujn ruĝajn ligilojn, pri kiuj tre multaj neniam necesos, kaj alia, pli pena ebleco estus forpreni la ligilojn de ĉiuj nomoj en ruĝaj literoj, kaj alvoki transformi la nomojn nur tiam al internaj ligiloj post kiam kreiĝis esperantlingvaj biografioj pri la koncernaj nomoj. Kaj la restajn nomojn ankoraŭ necesas kontroli ĉu ne enŝteliĝis miskomprenoj. Kia laborego nur pro tio ke iu pensas ke kio estas en alilingva vikipedio devas ankaŭ ĉi-tie esti ... kaj ke esperantlingve ŝajne estas neniu alia prioritato ol krei biografiojn pri homoj de nomo Fischer.

Kaposkue ThomasPusch (diskuto) 13:17, 9 jan. 2023 (UTC)[Respondi]