Diskuto:Futsalo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Fucalo)

Fine de marto 2020, la uzanto "Vulgaristo" movis paĝon Futsalo al nova nomo "Fucalo", kun klarigo "pli bona esperantigo (ts -> c)".

Efektive, la sonojn de la vorto "futsalo" ankaŭ eblus skribi kiel "fucalo". Ambaŭ formoj principe sambone eblas, neniu el ili estas "pli bona". Kaj kontrolo de la interreto per retserĉo "futsalo kaj" aŭ "fucalo kaj" ankaŭ ne rezultigas preferon de unua aŭ alia formo. SED: La artikolo mem klarigas ke futsal estas derivita de futebol de salão signifanta futbalo sportsalona. Do la du silaboj "fut" kaj "sal" tute ne rilatas, en ĉiuj aliaj latinlitere skribitaj lingvoj (vd. la 15-an regulon de la fundamenta Gramatiko de Esperanto) la radiko estas "futsal'", kaj sume la vorto "fucalo" laŭsence same utilas kiom transskribi la vorton "retserĉo" per "recerĉo" ... leganto tute ne plu komprenus ke temus pri reta serĉado, kaj same ĉi-tie la formo "fut-sal-o" multe pli bone kompreneblas ol "fucalo".

Mi do renomigas la artikolon al la origina formo "futsal-o" ... despli ke nur tiu-ĉi paĝo ŝanĝiĝis, nek la aliaj paĝoj, nek la vikidatumaj informoj nek la vikipedia kategorio, kiuj ĉiuj daŭre plunomiĝis "futsalo". SE ŝanĝi la vorton malgraŭ la supra argumentado, tio nur eblus kun abundaj kaj klaraj referencoj kiuj pruvus klaran preferon de la variaĵo "fucalo" en esperantlingvaj literaturo, gazetaro kaj la ceteraj amaskomunikiloj.

ThomasPusch (diskuto) 15:01, 5 dec. 2020 (UTC)[Respondi]